Municipo Ráby situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo, sub suda deklivo de monto kun burgo Kunětická hora, 5 kilometrojn norde de Pardubice ĉe neĉefa ŝoseo de 3-a klaso liganta Pardubice kaj Hradec Králové. Vivas ĉi tie 594 loĝantoj (2023).

Ráby
municipo
Burgo Kunětická hora el ŝoseo kuniganta municipojn Ráby kaj Kunětice, sub la burgo estas municipo Ráby
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ráby
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Kunětická hora burgo
Situo Ráby
 - alteco 213 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 29″ N 15° 48′ 23″ O / 50.07472 °N, 15.80639 °O / 50.07472; 15.80639 (mapo)
Areo 2,37 km² (237 ha)
Loĝantaro 594 (2023)
Denseco 250,63 loĝ./km²
Fondo 1778
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575534
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ráby
Retpaĝo: www.raby-obec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

En blazono videblas frugilego kaj ŝaka bildo flavanigra anstataŭ blankanigra.

Historio redakti

Vilaĝo, origine nomata Raab, pli poste Ráby, estis fondita enkadre de la t.n. raabigado en la jaroj 1777 - 1778 sur grundoj de estinta damcerva ĉasarbaro kaj de Podhorský korto okaze de Maria-Tereziana rearanĝo de katastraj distriktoj. Parto da grundoj estis atribuata al interesantoj, koloniistoj. En la vilaĝo komencis sian memstaran kulturadon 19 plejparte ĉeĥaj terkulturistoj. La nova domaro estis nomita laŭ František Antonín Raab, kortega konsiliano komisiita per realigo de la reformo.

Vidindaĵoj redakti

  • Proksime de la vilaĝo fieras sur soleca monto dominanto de vasta ebenaĵa apudelba regiono burgo Kunětická hora.
  • En domo de estinta ĉasista kasteleto el la jaro 1882, en arbaro inter burgo Kunětická hora kaj vilaĝo Ráby estas turisme atraktiva, ĉefe por infanoj, muzeo de mielkuko, t.n. "mielkuka dometo".
  • En la 16-a jarcento sur teritorio de nuna vilaĝo Ráby familio de Pernštejn konstruigis duetaĝan renesancan kasteleton kun ĝardeno. Pli malfrue ĝi estis baroke rekonstruita. Nuntempe ĝi tute perdis sian originan karakteron, tamen ĝi estas protektata kiel memorindaĵo. Por publoko ĝi ne estas alirebla.
  • En vilaĝo estas kapeleto de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1820.
  • Traba bieno n-ro 2.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.

Eksteraj ligiloj redakti