Répáshuta
Répáshuta [rEpAŝhuta], slovake Répášska Huta estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc. Répás signifas: beta, kiu faras diferencon de la ceteraj "huta".
Bazaj informoj redakti
- Areo: 17 km²
- Alto super marnivelo: 516 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0493/20.5294
- Loĝantaro: 540
- Poŝtkodo: 3559
- Telefonprefikso: 46
Situo redakti
Répáshuta situas sur sudaj deklivoj de Bükk, en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Miskolc kaj Eger troviĝas po 30 km-ojn. La vilaĝo apartenas al Nacia parko Bükk.
Historio redakti
En la proksima kavo vivis prahomo, sed la hungaroj ne vivis en la tiea densa arbaro. En la 18-a jarcento slovakoj, rutenoj kaj germanoj fondis vitrofarejon. En 1897 ĉesis la vitrofarado, tial la laboristoj trovis en la proksimeco pli konvenan lokon por loĝadi. Ili okupiĝis poste pri diversaj arbaraj laboroj. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de slovakoj, (la infanĝardeno kaj la lernejo ankaŭ slovake), kulturdomo, biblioteko, kuracejo, gastejo, restoracio, poŝto.
Vidindaĵo redakti
Komunumoj pri huta (=vitrofarejo) en Hungara reĝlando redakti
Almaszeghuta | Háromhuta | Kishuta | Murányhuta | Nagyhuta |
Répáshuta | Szalánchuta | Vágáshuta |
Fontoj redakti
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.vendegvaro.hu
- w.nagyvofely.hu
- w.gyaloglo.hu
- w.repashuta.hu