Rio Cuarto estas urbo en Sud-Ameriko, Argentino, kun 135.000 loĝantoj.

Río Cuarto
urbo de Argentino • aŭtonoma municipo de Argentinomunicipo • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo X5800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 200 000  (2020) [+]
Loĝdenso 3 113 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 7′ S, 64° 21′ U (mapo)-33.1229869-64.3477571Koordinatoj: 33° 7′ S, 64° 21′ U (mapo) [+]
Alto 425 m [+]
Areo 64,25 km² (6 425 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Río Cuarto (Kordobo)
Río Cuarto (Kordobo)
DEC
Río Cuarto
Río Cuarto
Situo de Río Cuarto
Río Cuarto (Argentino)
Río Cuarto (Argentino)
DEC
Río Cuarto
Río Cuarto
Situo de Río Cuarto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Río Cuarto [+]
vdr

Historio redakti

En 1750 estis fuorto je la suda limo de rivero Cuarto por haltigi la antaŭeniron de la rankelaj indiĝenoj. En 1782, laŭ ordono de kolonelo Felipe Mestre ĝi estis nomita Fortin de la Concepcion. Je la 11ª de novembro 1786, la guberniestro Rafael de Sobremonte fondis la vilaĝon Villa de la Concepcion del Rio Cuarto, kies nomo estas la nuntempa urbo, sed jam konata kiel Rio Cuarto. En 1873 oni konstruis la fervojan linion Rio Cuarto-Villa Maria (136 km), En 1911 oni konstruis landvojan ponton super rivero Cuarto. La urbo kreskis rapide per agroindustriaj aferoj, riĉa regiono konata kiel “La Suda Imperio”. Ekde 1971 la urbo estas sidejo de la Nacia Universitato, la dua en la provinca teritorio, kaj en ĝi instruas 39 karierojn.

Turismaj vidindaĵoj redakti

Por viziti la urbon Rio Cuarto estas jeno:

Je 500 metrojn nordorienten de la rivero, sur la avenuo Marcelo T. De Alvear estas la parko Sarmiento, inaŭgurita en 1923, kun admirinda arbaro, inter ili palmarboj, artifika lago kaj malfermita amfiteatro por spektakloj.

Trairante sur la riverponton, sur la sama avenuo, je la dekstra flanko estas la Municipa Publika Banejo, inter ili kampadejo kun ĉiaj servoj kaj du naĝobasenoj.

Proksime de tie, sur la avenuo Espana estas la ronda placo San martin, sen vegetaĵo, kun la rajda statuo en la mezo kaj kvar alegoriaj statuoj “El Juramento” (La ĵuro), “La acción” (La Ago), ”El renunciamiento” (La Rezigno), ”La victoria” (La Venko).

Je la maldekstra flanko de la placo estas la aŭtobusejo kun granda trafiko ĉirkaŭe.

Je 800 metroj suden, sur la avenuo Espana, estas la Katedral-preĝejo, provinca historia monumento, kontraŭ la placo Julio A. Roca. La arkitekto Rafael Palazzo, projekciis la preĝejon, konstruita en 1890 kiel parokejon, kaj poste nomita en 1934 kiel Katedralon post fondi la Episkopejon de Rio Cuarto. En ĝi oni respektegas la Virgulinon de la Concepcion. Ĉirkaŭ la placo Julio A. Roca estas nombraj kafejoj kaj magazenoj.

Sur la stratangulo Fotheringham kaj Alvear estas la Regiona Historia Muzeo, konstruita en 1860. En ĝi estas informoj pri la unuaj loĝantoj, la konkero de la dezerto, la bataleto inter blankuloj kaj indiĝenoj, la mestizado, la loĝdomo kaj la fuortoj, la vilaĝa fondado, la partopreno de la preĝejo, la fervojo, la telegrafo kaj la enmigrado. En ĝi estas arkeologiaj pecoj, iuj el la monteto Inti Huasi, kaj du domaj ĉambroj, unu pri la urba kutimo kaj alia pri kampara kuirejo. Ĉe la muzeo estas la placeto Ekspediciantoj de la Dezerto, kun la busto de Generalo Fotheringham, kiu loĝis en la sama loko ĝis sia morto en 1925. La buston faris lia filino.

Je 400 metroj suden, sur la strato Colón, inter la strato Alvear kaj Avenuo Espana estas la Belarta Muzeo ĉe Trapalanda Kulturcentro, fondita en 1933 per la subvencio de la provincaj kaj naciaj belartaj muzeoj kaj diversaj kolektadoj, inter ili, la plej gravaj verkoj de plastikaj artistoj de la urbo kaj de la tuta lando, kiel Pedone, Nicasio, Malanca, Vidal, ktp.

Sur la sama strato Colon, post la avenuo Espana estas alia nomo, estas strato Rivadavia. Je 100 metroj de la avenuo estas la strato General Paz. Promenante 200 metrojn maldekstren, estas la Placo Olmos, kaj en ĝi la Urbodoma Palaco konstruita en 1932, kies loko estis la Merkato Progreso, laŭ projekto de la arkitekto Zambruno kaj la inĝeniero Cocco. La konstruaĵo estas novklasika stilo. Ĉe la teretaĝo funkcias la Turisma Oficejo.

Rio Cuarto estas vizitinda loko. Oni povas viziti per la plano de la urbo la Fervojan Stacidomon, nuntempe por ŝarĝa movado, la Kvartalon Golfluda Klubo, kun 18 kavoj de nacia graveco, la Banejon Villa Dalcar kun ampleksa artifika lago akvoprovizata de la rivereto El Banado, loko tre bone ekipita kaj ideala por pikniko, kaj multe pli. Rio Cuarto estas sidejo de institucioj kiel Hipodromo kun dimanĉa agado, la Rura Societo, la Rio Cuarto Poloa Klubo kaj la Aŭtodromo kun gravaj eventoj, kies programoj estas konsultindaj ĉe la lokaj ĵurnaloj.

Servoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti