Róbert Forgács
hungara instruisto
Róbert Forgács [forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgács Róbert estas hungara instruisto, prezentisto, aktoro.
Róbert Forgács | |
---|---|
Róbert Forgács | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1958 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Eötvös József Gimnázium (Budapest) • Universitato Eötvös Loránd • Kereskedelmi és Vendéglátóipari Főiskola |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmaktoro • verkisto • instruisto |
Róbert Forgács[1] naskiĝis la 20-an de februaro 1958 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Róbert Forgács maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en komerca altlernejo, ankaŭ pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1980–1987 li havis postenon en Hungara Televizio, poste li instruis en pluraj gimnazioj. Li ricevis kelkajn aktorajn rolojn kaj li estis videbla en pluraj televidaj programoj. Li havis 2 filinojn. Li ricevis premiojn en 2000 kaj 2015.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Égeus
- Endre Fejes-Gábor Presser: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo - postenulo
- Gábor Presser–Anna Adamis–Tibor Déry: Képzelt riport egy amerikai popfesztiválról - detektivo
- Gábor Presser–Dusán Sztevanovity: A padlás - detektivo
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Ámbár tanár úr (1998) - instruisto
- Jelentem versben mesémet (televida filmo, 2004) - pastro-instruisto
- Budapest, nőváros (2007) - fotisto
Liaj libroj (elekto) redakti
- Anya-nyelv-csavar (2008)
- Anya-nyelv-ész (2012)
- Na de kérem, Tanár úr! (2016)
- Útiforgácsok; Egy nagy utazó kis feljegyzései (2018)
- Szín-játszó-tér (2020)