Róza JÓKAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Jókai Róza estis hungara pentristo, verkisto, adoptita filino de Mór Jókai, nepino de Róza Laborfalvi. Ŝia geedziĝa nomo (hungarsisteme) estis Feszty Árpádné, ŝia filino estis Masa Feszty.

Róza Jókai
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1861 (1861-02-19)
en Peŝto
Morto 28-an de januaro 1936 (1936-01-28) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Árpád Feszty vd
Infanoj Masa Feszty vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Róza Jókai en 1894
Róza Jókai (desegnaĵo de Mór Jókai)
Róza Jókai:Álló női akt

Róza Jókai [1] Arkivigite je 2016-09-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis (ekster geedziĝo) la 19-an de februaro 1861 en Pest (urbo), ŝi mortis la 28-an de januaro 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Róza Jókai lernis pentroarton de Bertalan Székely kaj Károly Lotz en Budapeŝto. Ŝi profundigis sian pentradon en akademio en Munkeno. En 1888 ŝi edziniĝis al Árpád Feszty, en 1895 ŝi naskis filinon. Komence ŝi okupiĝis pri pentrado, poste pri verkado. Ŝi ofte partoprenis en komunaj ekspozicioj, krome ŝi desegnis bildojn por romanoj de Mór Jókai. Ŝi verkis 2 memuarojn, kie ŝi skribis pri vivo kaj amika rondo de Mór Jókai.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Vörös hajú lány
  • Álló női akt (Staranta nuda virino), (1936) - vidu la bildon!
  • Beszélgetők

Ŝiaj memuaroj redakti

  • Akik elmentek… (1923)
  • A tegnap (1924)

Fontoj redakti

 
Kovrilpaĝo de memuaro de Róza Jókai