Röszke (roske) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Szeged. La nomo ne havas sencon en la hungara.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ ŝtatlimo inter Serbio kaj Hungario, laŭ ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Beogrado, laŭ fervojo Szeged-Subotica.

Pli frue loĝis tie hunoj lasantaj raraĵojn, kiuj estas videblaj en muzeo. La unua skriba mencio devenis el 1432 en formo Recke. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste la kampoj apartenis al Szeged. En la regiono formiĝis senfina vico da farmoj. inter Szeged kaj Szabadka troviĝis ĉeno de farmoj. En la 18-a j.c. oni kultivis precipe tabakon. En 1920 oni distranĉis la farmaron, tiu parto restis hungara. La refondiĝo okazis 1950. Nuntempe kultivas precipe kapsikon. Serboj kaj hungaroj nomumas la vilaĝon grava trapasejo. Ekde 2008 la limo apartenas al zono de Schengen, la trapasado estas severe.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, preĝejo, 2 kuracejoj, infankuracejo, dentokuracejo, familihelpa servo.

Famulo redakti

  • Tie naskiĝis Aleksandro Rózsa (rOĵa), la plej konata hungara popola bandito en la 19-a j.c.

Ĝemelurboj redakti