Rùm [rˠuːm] (Skotgaela nomo ofte angligita al Rum) estas unu el la Malgrandaj Insuloj de la Proksimaj Hebridoj, en la distrikto de Lochaber, Skotlando. Dum multe de la 20a jarcento la nomo iĝis Rhum, literumado inventita de la iama posedanto, nome Siro George Bullough, Baronet Bullough, ĉar ne plaĉis al li la ideo havi la titolon "Laird of Rum" (senjoro de rumo).

Rùm
insulo [+]

AkvejoAtlantiko
InsularoProksimaj Hebridoj

Koordinatoj57° 0′ 0″ N, 6° 21′ 0″ U (mapo)57-6.35Koordinatoj: 57° 0′ 0″ N, 6° 21′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoAskival [+]
- alteco812 m [+]
Areo104 km² (10 400 ha) [+]
Loĝantaro22 [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

Rùm (Britio)
Rùm (Britio)
DEC
Rùm
Rùm
Map
Rùm

Vikimedia Komunejo:  Rùm [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Satelita vidaĵo de Rum

Ĝi estas la plej granda el la Malgrandaj Insuloj, kaj la dekvina plej granda el la skotaj insuloj, sed ĝi estas loĝata nur de ĉirkaŭ 30 personoj, ĉiuj el kiuj loĝas ĉe la vilaĝo Kinloch ĉe la orienta marbordo. La insulo estis loĝata ekde la 8a jarmilo a. K. kaj havigas iome el la plej fruaj konataj pruvoj de homa okupado en Skotlando. Fruaj keltoj kaj vikingoj lasis nur kelkajn skribajn rakontojn kaj objektojn. El la 12a al la 13a jarcentoj, la insulo estis posedo de variaj klanoj inklude la klano MacLean de Coll. La populacio kreskiĝis ĝis ĉirkaŭ 400 fine de la 18a jarcento sed plej parto de la indiĝena populacio estis forpelita (kiel ĉie en la Altaj Teroj de Skotlando) inter 1826 kaj 1828. La insulo iĝis sporta bieno, kaj la kastelo Kinloch estis konstruita de la Bulloughs en 1900. Rùm estis aĉetita de Nature Conservancy Council in 1957.

Rum estas de vulkana origino, kaj ties montoj estis eroziitaj de glaciperiodo en Pleistoceno. Ĝi estas nune grava studiejo por priserĉado en ekologio, ĉefe pri la Ruĝa cervo, kaj estas loko de sukcesa reenmeta programo por la Blankvosta maraglo. Ties ekonomio estas tute dependa el Scottish Natural Heritage, publika instanco kiu nun administras la insulon. Pramo de la entrepreno Caledonian MacBrayne ligas la insulon kun la ĉeftera urbo Mallaig.

57° 0′ N 6° 21′ U / 57.000 °N, 6.350 °U / 57.000; -6.350 (mapo)

Referencoj redakti

  • Clutton-Brock, T. and Ball, M.E. (Eds) (1987) Rhum: The Natural History of an Island. Edinburgh. Edinburgh University Press. ISBN 0-85224-513-0
  • Edwards, Kevin J. & Ralston, Ian B.M. (Eds) (2003) Scotland After the Ice Age: Environment, Archaeology and History, 8000 BC—AD 1000. Edinburgh. Edinburgh University Press. ISBN 0-7486-1736-1
  • Love, John A. (2002) Rum: A Landscape Without Figures. Edinburgh. Birlinn. ISBN 1-84158-224-7
  • McKirdy, Alan Gordon, John & Crofts, Roger (2007) Land of Mountain and Flood: The Geology and Landforms of Scotland. Edinburgh. Birlinn. ISBN 1-84158-357-X
  • Rixson, Dennis (2001) The Small Isles: Canna, Rum, Eigg and Muck. Edinburgh. Birlinn. ISBN 1-84158-154-2
  • Sabbagh, Karl (1999) A Rum Affair. London. Allen Lane. ISBN 0-7139-9277-8
  • Scottish Natural Heritage (1999) Kinloch Castle Perth. SNH Publications. ISBN 1-85397-043-3

Plia legado redakti

  • Cameron, Archie (1998) Bare Feet and Tackety Boots: A Boyhood on the Island of Rum. Luath Press. ISBN 0-946487-17-0.
  • John A. Love (2001) Rum: A Landscape Without Figures. Edinburgh. Birlinn.
  • Pearman, D.A.; Preston, C.D.; Rothero, G.P.; and Walker, K. J. (2008) The Flora of Rum. Truro. D.A. Pearman. ISBN 978-0-9538111-3-7

Eksteraj ligiloj redakti