Rügen

germana insulo en la Balta maro

Rügen [rign] (esperante Rugeno, latine Rugia, suprasorabe Rujany[1]Rana[2], malsuprasorabe Rujany[3], svede kaj dane Rygen, pole Rugia) estas baltmara insulo kaj la plej granda insulo de Germanio.

Rügen
Satelita bildo de Rugeno
Satelita bildo de Rugeno
insularoinsulo
Situo Balta maro
Geografia situo 54° 25′ N, 13° 22′ O (mapo)54.41313.359161Koordinatoj: 54° 25′ N, 13° 22′ O (mapo) f1
Rügen (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Rügen (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Rügen
Rügen

Map

Longo 52 kmf2
Larĝo 41 kmf3
Areo 926 km² f4
Plej alta loko Piekberg [PI:Kberk]
161 DE-MV Ŝablono:Alto/nekonata rilatof5
Loĝantaro 62 990 (2018)
68 loĝ./km²
Ĉefa loko Bergen auf Rügen
Mapo la insulo
Mapo la insulo
vdr
la marbordaj kreto-klifoj

Ekde 1936 la 2,5 kilometrojn longa ponto Rügendamm inter la urbo Stralsund kaj la vilaĝo Altefähr ligas la insulon kun la kontinento. En la jaro 2004 oni en la proksimeco ekkonstruis duan ponton, la tiel nomatan Rügenbrücke. Ĝi pretiĝis en oktobro 2007.

Pramŝipoj veturas de Sassnitz (Rügen) al Trelleborg (Svedio) kaj Klaipeda (Litovio).

Famaj banlokoj kaj pitoreskaj pejzaĝoj (ekz. la kretaj rokoj, kiuj jam inspiris la pentriston Caspar David Friedrich) ĉefe dum la someraj monatoj allogas aron da turistoj. Rügen estas po du fojojn jare grava etapo en migrado de gruoj (ekzemple, la 26-an de oktobro 2004 ili estis 40 mil tie).

Geografiaj elementoj redakti

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj estas:

Referencoj redakti

  1. Serbski slownik (suprasorabe). Alirita 2-an de aprilo 2020.
  2. Filip Jakubaš: Hornjoserbsko-němski słownik. Domowina, Budyšin 1954, p. 294.
  3. Nimsko-dolnoserbski słownik (malsuprasorabe). Alirita 2-an de aprilo 2020.
  4. "Partneraj urboj". klaipeda.lt. Klaipėda (litove)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti