Rünenberg

komunumo de Svislando

Rünenberg estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 789 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Rünenberg
Blazono de Rünenberg
Rünenberg
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 26′ 0″ N 7° 53′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.88333 °O / 47.43333; 7.88333 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 0″ N 7° 53′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.88333 °O / 47.43333; 7.88333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 789
Areo 4,98 km²
Alteco 595 m super marnivelo
Poŝtkodo 4497
Komunumkodo 2860
Mapo de Rünenberg
vdr

Geografio redakti

Rünenberg situas sur altebenaĵo de la Ĵurasa Montaro sur alteco de 595 m s.m. inter la valoj de Homburg kaj Ei proksimume 10 kilometrojn sudoriente de Sissach.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rünenberg limas en nordokcidento al Gelterkinden, en nordoriento al Tecknau, en okcidento al Kilchberg, en sudoriento al Zeglingen, en sudokcidento al Häfelfingen, kaj en okicdento al Rümlingen.

Trafiko redakti

Rünenberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio de Oltingen tra Tecknau al Gelterkinden.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rünenberg datiĝas el la jaro 1102 kiel Runachperh.

En la antikva epoko romia strato pasis tra Rünenberg. En mezepoko la komunumo apertis ek de 1392 kiel servuto de la episkopo de Bazelo al la Grafoj de Thierstein. En la jaro 1461 la urbo Bazelo akiris la vilaĝon kune kun la senjorujo Farnsburg. Post la Helveta Revolucio dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la vilaĝo apartenis al la tiama distrikto Gelterkinden kaj ek de 1803 al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi en la jaro 1833 fariĝis parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Famaj civitanoj redakti

Famaj civitanoj de Rünenberg estis Generalo Johann August Sutter, la tiel nomita "imperiestro de Kalifornio, Martin Grieder konato sub la pseudonomo Martin Birmann, granda socialpioniro de Kantono Bazelo Kampara, kaj Niklaus Riggenbach, la konstruisto de la Vitznau-Rigi-Fervojo.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti