Rădești (Alba)
komunumo en Rumanio
Rădești [rədeŝtj] (hungare: Tompaháza, Szászújfalu) estas komunumo en Rumanio sude de Aiud (hungare Nagyenyed, germane Strassburg am Mieresch), ĉe rivero Mureș. Administre apartenas al ĝi: Sâncrai, Leorinţi, Șoimuș kaj Meșcreac.
Rădești | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Alba | ||
Alinome | Tompaháza hungare, Thomaskirch germane | ||
Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | ||
Situo | 46° 16′ N, 23° 43′ O (mapo)46.272523.721666666667Koordinatoj: 46° 16′ N, 23° 43′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 293 m | ||
Poŝtkodo | 517585 | ||
Loĝantaro | 1 398 (2009) | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 931 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 724 (rumanoj, 11,3 % da hungaroj.
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas el 1263. Ĝia loĝantaro unue estis hungara, poste saksa kaj de la 17-a jarcento plejparte rumana. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye). En 1912 oni kreis Rădești per kunigo de Tâmpahaza (hungare Tompaháza) kaj Uifalău (hungare Szászújfalu aŭ Marosújfalu, germane Neudorf).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
La nomo Rădești estis donita honore al Demetriu Radu (1862–1920), episkopo de Oradea, naskita en Rădești.
Eksteraj ligiloj redakti
- Komunuma retejo Arkivigite je 2010-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto Alba
- Administracia mapo de distrikto
- Popolnombrado 2002