Růžovský vrch

(Alidirektita el Růžovský Vrch)

Růžovský vrch (germane Rosenberg) estas monto en Ĉeĥa Svislando, la ĉeĥa parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas dekstraflanke de rivero Elbo proksime al la vilaĝoj Růžová, Srbská Kamenice kaj Kamenická Stráň.
Pro la preskaŭ ideala konusa formo ĝi efikas tre okulfrapa kaj estas facile rekonebla.
La kernon de la monto konsistigas bazalto de vulkana origino. Ĝi ĉe la montopiedo ĉirkaŭas grejso.
Růžovský Vrch estas kovrita de silvo, kiu parte tre similas al praarbaro. Ĉe la norda flanko fagoj dominas en la suba kaj aceroj en la pli alta parto de la deklivo. Ĉe la pli varma suda flanko kverko estas la dominanta specio.
En la jaro 1973 la monto kun ĉirkaŭanta areo de 118 hektaroj estis deklarita naturrezervejo.
Pro la arbokovro Monto Roza ne ofertas panoraman vidon. Kelkaj maldensaj lokoj de la montarbaro ebligas tre limigitajn vidojn. Proksime al la montsupro restoj de fundamento rememorigas pri gastejo, kiu ĉi tie estis konstruita en la jaro 1882 kaj forbrulis en 1931. Neniaj spuroj restis post la (1881, 1893 kaj 1904 sinsekve konstruitaj) tri turoj kun iam fama panoramo. Hodiaŭ la migranto povas konsoli sin per la profunda trankvilo, kiu regas ĉi tie.

Růžovský vrch
germane Rosenberg
monto
Růžovský vrch el altaĵo Jehla, en fono rando de municipo Česká Kamenice
Oficiala nomo: Růžovský vrch
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Historia regiono Bohemio
Montaro Elba Grejsmontaro
Akvejo Elbo
Situo Růžovský vrch
 - alteco 619 m s. m.
 - koordinatoj 50° 49′ 58″ N 14° 19′ 52″ O / 50.83278 °N, 14.33111 °O / 50.83278; 14.33111 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Růžovský vrch
Portalo pri Geografio

Panoramo redakti

Panorama vido al dominaĵo de Růžovský vrch de Pravčická brána