Rasipuram Krishnaswami Iyer Narayanaswami (10a de Oktobro 1906 – 13a de Majo 2001),[1] ofte konata kiel R. K. NARAYAN, estis barata verkisto konata pro sia verkaro kun okazaro en la fikcia sudbarata urbo Malgudi. Li estis grava figuro de la frua barata literaturo en angla kun Mulk Raj Anand kaj Raja Rao.

R. K. Narayan
Persona informo
ஆர். கே. நாராயணன்
Naskonomo ராசிபுரம் கிருஷ்ணசுவாமி ஐயர் நாராயணசுவாமி
Naskiĝo 10-an de oktobro 1906 (1906-10-10)
en Ĉenajo
Morto 13-an de majo 2001 (2001-05-13) (94-jaraĝa)
en Ĉenajo
Religio hinduismo vd
Lingvoj anglatamilahindia vd
Loĝloko ĈenajoMajsur vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Alma mater Maharaja's College, Mysore • M. C. C. Higher Secondary School • Universitato de Mysore vd
Subskribo R. K. Narayan
Familio
Gefratoj R. K. Laxman vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • scenaristopolitikisto vd
Laborkampo literaturo vd
Verkado
Verkoj Malgudi Days ❦
Swami and Friends ❦
A Horse and Two Goats and Other Stories ❦
The Dark Room ❦
The Bachelor of Arts ❦
The English Teacher ❦
The Financial Expert ❦
Gods, Demons and Others ❦
My Days ❦
The Vendor of Sweets ❦
The World of Nagaraj ❦
The Guide ❦
Waiting for the Mahatma ❦
A Tiger for Malgudi ❦
The Man-Eater of Malgudi ❦
Under the Banyan Tree and Other Stories ❦
The Painter of Signs ❦
Mr. Sampath – The Printer of Malgudi ❦
A Writer's Nightmare vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La mentoro kaj amiko de Narayan nome Graham Greene ludis gravan rolon en la atingo de publikistoj por la unuaj kvar libroj de Narayan kiel la duon-membiografia trilogio formita per Sŭami kaj amikoj, La artstudento kaj La instruisto de angla. La fikcia urbo Malgudi estis por la unua fojo enkondukita en Sŭami kaj amikoj. La financa fakulo estis konsiderita unu el la plej originalaj verkoj de 1951 kaj la vekinto de la premio de la Sahitya Academy nome La gvidisto estis adaptita kaj por filmo (kiu ricevis la premion Filmfare al la Plej Bonkvalita Filmo) kaj por teatro en Broadvejo.

Narayan sur poŝtmarko de 2009.

Narayan fokusas la socian kuntekston kaj ĉiutagan vivon de siaj roluloj. Li estis komparita kun William Faulkner kiu kreis similan fikcian urbon kaj simile esploris humure kaj kompate la energion de ordinara vivo. La noveloj de Narayan estis komparitaj kun tiuj de Guy de Maupassant pro lia kapablo prilabori rakontan stilon.

Dum kariero kiu daŭris ĉirkaŭ sesdek jarojn Narayan ricevis multajn premiojn kaj honorojn kiel la Medalo AC Benson el la Reĝa Societo de Literaturo, la Padma Vibhushan kaj la Padma Bhushan, nome dua kaj tria plej altaj civilaj premioj en Barato,[2] kaj en 1994 li estis membrigita en la Sahitya Akademi, nome la plej alta honoro en la nacia akademiaro de beletroj.[3] Li ankaŭ estis nomumita por la Rajya Sabha, la supra ĉambro de la Parlamento de Barato.

Notoj redakti

  1. "R K Narayan". The Daily Telegraph. Londono. 14a de Majo 2001. Arkivita el la originalo la 26an de Julio 2013. Alirita la 26an de Majo 2021.
  2. Padma Awards. Ministry of Home Affairs, Government of India (2015). Arkivita el la originalo je 15a de Oktobro 2015. Alirita 21a de Julio 2015. Arkivigite je 2015-10-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-15. Alirita 2021-05-26.
  3. George, Rosemary Marangoly (2013), Indian English and the Fiction of National Literature, Cambridge University Press, p. 144, (ISBN 978-1-107-04000-7), https://books.google.com/books?id=uZc2AQAAQBAJ&pg=PA144  Citaĵo: "S. Radhakrishnan was the first “Fellow of the Akademi” to be given this title in 1968 after he left the service of both the government and the Akademi. ... Mulk Raj Anand was the first Indian English writer to be inducted in 1989 and R. K. Narayan the second Indian writer working in English to be inducted in 1994."

Literaturo redakti

  • Kain, Geoffrey (1993). R. K. Narayan: contemporary critical perspectives. Michigan State University Press. ISBN 978-0-87013-330-5. OCLC 28547534.
  • Khatri, Chotte Lal (2008). RK Narayan: Reflections and Re-evaluation. Sarup & Son. ISBN 978-81-7625-713-8. OCLC 123958718.
  • Pousse, Michael (1995). R. K. Narayan: A Painter of Modern India, Vol. 4. Lang, Peter Publishing. ISBN 978-0-8204-2768-3. OCLC 31606376.
  • Prasad, Amar Nath (2003). Critical response to R. K. Narayan. Sarup & Sons. ISBN 81-7625-370-7. OCLC 55606024.
  • Ramtake, S. S. (1998). R. K. Narayan and his social perspective. Atlantic Publishers. ISBN 978-81-7156-748-5. OCLC 52117736.
  • Rao, Ranga (2004). R. K. Narayan. Sahitya Akademi. ISBN 978-81-260-1971-7. OCLC 172901011.
  • Sundaram, P. S. (1988). R. K. Narayan as a Novelist. B.R. Pub. Corp. ISBN 978-81-7018-531-4. OCLC 20596609.
  • Walsh, William (1982). R. K. Narayan: a critical appreciation. University of Chicago Press. p. 13. ISBN 978-0-226-87213-1. OCLC 8473827.
  • Putatunda, Sarbani (2012). R.K Narayan: Critical Essays. New Delhi: Prentice Hall of India. ISBN 978-81-203-4536-2.