RMS Leinster (RMS signifas Royal Mail Ship Reĝa Poŝta Ŝipo) estis poŝtolivera boato (pramo), funkciigita de City of Dublin Steam Packet Company. Ĝi estis sinkigita la 10-an de oktobro 1918 per torpedo de germana submarŝipo. Pereis pli ol 500 personoj (oficiale 501), plej granda perdo de la Irlanda maro.

RMS Leinster, 1897

La sinkigo okazis post kiam la germanoj petis pacon de Usono. Tiu afero forte imperis la usonan prezidenton Wilson, kiu plu ne hezitis kaj donis nenian avantaĝon al la germanoj.

Leinster – sub komandado de kapitano William Birch – havis pezon de 2640 tunoj, du ĝemelajn ŝraŭban helicon, vapormaŝinon kun 9.000 ĉevalpovoj kaj kapablis je rapido de 24 knotoj.

La ŝipon trafis tri torpedoj, sinkis rapide.

Eksteraj ligiloj redakti

  • RMS Leinster "Home Site" [1][rompita ligilo]