Raúl Gómez Jattin

kolombia verkisto

Raúl del Cristo GÓMEZ Jattin (Cartagena de Indias, 31a de majo 1945 - Cartagena de Indias, 22a de majo 1997) estis kolombia poeto.

Raúl Gómez Jattin
Persona informo
Naskonomo Raúl del Cristo Redentor Gómez Jattin
Naskiĝo 31-an de majo 1945 (1945-05-31)
en Kartageno
Morto 22-an de majo 1997 (1997-05-22) (51-jaraĝa)
en Kartageno
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato Externado de Kolombio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de kolombiano kaj siri-libanino, pasigis infanaĝon en Cereté kaj aliaj lokoj de Norda Kolombio. Li ekstudis en Bogoto juron, sed li forlasis tion por dediĉi sin al teatro kaj al studo de la greka kulturo.

Post kelkaj jaroj, li revenis al Cereté, kie li ekfaris poezian karieron. Li publikigis sian unuan libron estante 35-jaraĝa kun la titolo "Poemas". "Tríptico Cereteano", "Hijos del tiempo", "El esplendor de la mariposa" kaj "El libro de la locura", estas la cetero de lia verkaro.

La lastajn dek jarojn de sia vivo li pasigis en Cartagena. Li estris atelierojn de teatro kaj poezio en la Muzeo de Moderna Arto kaj en la Universitato de Kartaĥeno. En tiu epoko, li suferis mensajn krizojn krom drogomanion. Malriĉa, li mortis suririta de vehiklo en Kartaĥeno en majo 1997.

Verkaro redakti

Poezio redakti

  • Poemas (1981)
  • Tríptico cereteano (1988)
  • Poesía 1980-1989 (1989)
  • Retratos (1992)[1]
  • Amanecer en el Valle del Sinú
  • Del amor
  • Hijos del tiempo
  • Esplendor de la mariposa (1993).
  • Libro de la locura (2000)
  • Los poetas, amor mío... (2000) -postmorte-.

Antologioj kaj kompilaĵoj redakti

  • Raúl Gómez Jattin. Amanecer en el Valle del Sinú: antología poética. Colombia: FCE, 2004.
  • Raúl Gómez Jattin. Amanecer en el Valle del Sinú: Antología Poética. Pre-Textos. Valencia. 2006. ISBN 84-8191-734-6

Bibliografio redakti

  • José Antonio de Ory, Ángeles clandestinos. Una memoria oral del poeta Raúl Gómez Jattin. Grupo Editorial Norma, Bogotá, Colombia, 2004 ISBN 958-04-8245-4
  • Heriberto Fiorillo, Arde Raúl: la terrible y asombrosa historia del poeta Raúl Gómez Jattin. Ediciones La Cueva, Bogotá, Colombia, 2004 ISBN 958-33-416-2
  • Carlos A. Jáuregui."El suicidio publico de artista". Boletín Bibliográfico 34, numero 45 (1997):143.

Referencoj redakti

  1. Retratos: poemas, Maracay, Secretaría de Cultura del Estado Aragua, 1992.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Raúl Gómez Jattin en la hispana Vikipedio.