Raĝamahendravaram
Raĝamahendravaram, laŭ telugua lingvo రాజమండ్రి (de la brita erao ĝis 2015 nomita Raĝamandri) estas urbego, ankaŭ distrikta ĉefurbo de Orienta Godavari en subŝtato Andra-Pradeŝo, en sudorienta Barato.
Raĝamahendravaram | |||
---|---|---|---|
City in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 533101 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 341 831 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 6 101 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 59′ N, 81° 47′ O (mapo)16.98333333333381.783333333333Koordinatoj: 16° 59′ N, 81° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 14 m [+] | ||
Areo | 56,03 km² (5 603 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rajahmundry [+] | |||
Etimologio redakti
La loknomo estis origine la sama Raĝamahendravaram (sanskrite urbo de raĝo Mahendra). La britoj uizis la simpligitan kriplan nomon Raĝamandri (angle Rajahmundry).
Geografio redakti
Raĝamahendravaram situas en alteco 14 metrojn super la marnivelo laŭ maldekstra bordo de rivero. Kakinada kaj ankaŭ la maro troviĝas 49, Vijayawada 131, Visakhapatnam 178, Warangal 254, Hajderabado 354, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 506, Kolkato 927, Mumbajo 973, tutlanda ĉefurbo Delhio 1377 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 la populacio de Raĝamahendravaram estis 376 333. En la malfruaj 1940-aj jaroj la komunumo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Historio redakti
Raĝamahendravaram estis establita en la 10-a jarcento. Palacoj kaj fortikaĵoj daŭre estas videblaj ekde la sekva jarcento. La areo estis sub nederlanda rego por iom da tempo. En 1602 la nederlandanoj konstruis fortikaĵon ĉi tie. En 1857 la britoj konkeris la nederlandanojn kaj konvertis la fortikaĵon al malliberejo en 1864. La urbo mem estas distrikta ĉefurbo ekde 1823. La iama Raĝamandri estis nesto de pluraj movadoj por la sendependiĝo.
Ekonomio redakti
Ekonomio de Raĝamahendravaram konsistas ĉefe de agrikulturo (rizoj, sukerkanoj kaj florkultivado), turismo kaj produktado de oraĵoj. La urbego estas signifa sidejo de pluraj industriaj firmaoj.
Eduko redakti
En Raĝamahendravaram diversaj universitatoj, akademioj kaj institutoj funkcias. La urbego estas konata kiel la "Kultura ĉefurbo de Andra-Pradeŝo".
Lingvoj redakti
La oficiala lingvo de Raĝamahendravaram estas la telugua lingvo, eĉ la urbo estas naskiĝloko de la telugua lingvo - ĝia gramatiko kaj literaturo evoluis el plumo de urbonaskita poeto.
Religioj redakti
La ĉefa religio de Raĝamahendravaram estas la hinduismo.
Klimato redakti
Raĝamahendravaram troviĝas en savanoklimato laŭ Klimata klasifiko de Köppen Aw/As. Jare pluvas averaĝe po 1115 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas pro la musonoj dum inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-33 °C.
Trafiko redakti
Al Raĝamahendravaram kuras pluraj vojoj el ĉiuj direktoj. La fervoja linio trairas kaj la urbegon kaj la riveron. Ekzistas 3 vojaj kaj sola fervoja pontoj. Flughaveno funkcias loke. La rivero estas navigebla.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Universitata biblioteko
-
Muzeo