Raŝid Nurgalijev (ruse Рашид Гумарович Нургалиев; naskiĝis en 1956) estas ministro pri internaj aferoj de Rusio, armea generalo (2005). Li havas sciencan gradon kandidato pri ekonomiko (rusa nivelo kandidato pli-malpli egalas al Ph. D. en anglalingvaj landoj).

Raŝid Nurgalijev
Persona informo
Рәшит Гомәр улы Нургалиев
Naskiĝo 8-an de oktobro 1956 (1956-10-08) (67-jaraĝa)
en Zhitikara
Religio sunaismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Petrozavodsk State University vd
Partio Unueca Rusio vd
Subskribo Raŝid Nurgalijev
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Aktiva en PetrozavodskMoskvo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nurgalijev naskiĝis en Kazaĥio, al familio de policanoj. En 1974 li finis mezlernejon en Petrozavodsk (ĉefurbo de Karelio) kaj ekis studon en la Petrozavodska Ŝtata Universitato. Post fino de la studo, ekde 1979 ĝis 1981, li laboris kiel instruisto de fiziko en karelia setlejo Nadvoici.

En la jaro 1981 Nurgalijev komencis servi en sistemo de KGB. Lia pinta posteno en karelia KGB estis ĉefo de kontraŭterorisma departamento. Ekde 1995 li servis en Moskvo.

En 2002 li iĝis la unua vicestro de la ministro pri internaj aferoj. La 9-an de marto 2004 li estis enpostenigita kiel ministro.

Edziĝinta, li havas du idojn.