Raŭka grundokolombo

La Raŭka grundokolombo (Columbina cruziana) estas specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi vivas en la tropika Nova Mondo, partikulare en Sudameriko. Ili troveblas en la okcidento de la Andoj en Ekvadoro, Peruo kaj nordo de Ĉilio. Ties natura habitatoj estas subtropikaj kaj tropikaj sekaj arbustaroj, subtropikaj kaj tropikaj malsekaj arbustaroj, subtropikaj kaj tropikaj alt-altitudaj arbustaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Raŭka grundokolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columbina Columbina
Specio: Raŭka grundokolombo Columbina cruziana
(Prévost, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas malgranda kolombo 16 ĝis 18 cm longa. Estas griza kun nigraj makuloj en flugiloj. La beko estas flava, sukcen- aŭ oranĝ-kolora en la bazo kaj nigra pinte. La vosto estas griza kaj kaj ruĝaj la kruroj. La maskla plenkreskulo havas bluecajn kapon kaj kolon. La ino kaj la junuloj estas helgrizaj.

Tiu kolombo vivas ĉefe en sekaj zonoj, kie ĝi manĝas ĉefe semojn. La voĉo estas milda, mallonga, raŭka (pro tio la nomo) kaj subita, kio similas al la homa rukto (kŭaŭ!).

Notoj redakti