Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri vivstadio de insekto. Por informoj pri meĥanika movila parto, vidu la artikolon Ĉenbendo.

Raŭpo estas larvo de la papilioj kaj de kelkaj aliaj flugilaj insektoj kun multaj piedoj kaj fortaj haroj kelkfoje. Dum sia evoluo la lasta stadio de raŭpo estas la pupo antaŭ iĝi imagino.

Raŭpo kaj kvazaŭpiedoj de Papilio machaon

La plej multaj specioj de raŭpoj estas herbovoruloj, sed ne ĉiuj; iuj (ĉirkaŭ 1%) estas insektomanĝuloj, eĉ kanibaloj. Iuj nutras sin de aliaj bestaj produktoj; ekzemple, vesto-tineoj nutras sin per lanoj, kaj korn-tineoj nutras sin per la hufoj kaj kornoj de mortaj hufuloj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti