Rabia (sufisma poetino)

Rabia, ankaŭ konata kiel Rabia al-Ada'ŭijja (arabe رابعة العدوية القيسية) kaj Rabiʿa al-Basri (n. ĉ. 717, m. 801) estis sufisma sanktulino kaj poetino.

Rabia
Persona informo
رابعة العدوية القيسية‎
Naskiĝo 30-an de novembro 709 (0709-11-30)
en Basra
Morto 1-an de januaro 801 (0801-01-01) (91-jaraĝa)
en Basra
Tombo al-Hasan al-Basri cemetery vd
Religio sufiismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Umajida KaliflandoAbasida Kaliflando vd
Profesio
Okupo poeto • filozofo • mistikulo • verkisto vd
Laborkampo sufiismopoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis en Basra, Irako, kaj estis la kvara filino de siaj gepatroj: pro tio ŝi nomiĝis "Rabia", kiu signifas "kvara". Ŝia familio estis malriĉa sed respektata. Laŭ la posta sufisma poeto Attar, Mohamedo aperis dum sonĝo al ŝia patro kaj profetis ke Rabia estos favorata de Dio kaj kondukos multajn al la ĝusta pado.

Post la morto de ŝia patro Basra suferis pro malsatego kaj pro tio Rabia forlasis siajn fratinojn. Laŭ legende ŝi aliĝis al karavano kiu estis atakata de rabistoj: ili kaptis ŝin kaj vendis ŝin kiel sklavino. Ŝi faris pezajn devojn por sia mastro, sed preĝis la tutan nokton kaj ofte fastis.

Unu nokton la mastro vekiĝis kaj estis altirata de la voĉo de Rabio, kiu estis preĝanta: "Ho Dio, vi bone scias mian fortan deziron plenumi viajn komandojn kaj servi vin kun mia tuta koro, ho Lumo de miaj okuloj. Se mi estus libera, mi preĝus tut-tage kaj tut-nokte. Tamen kion mi fari dum vi farigis min sklavino de alia homo?"

Tuj la mastro decidis ke estus sakrilegia reteni tian sanktulinon kiel sklavino. La sekvantan matenon li diris al ŝi ke li mem pretas servi ŝin kaj ke ŝi rajtas loĝi en la domo kiel mastrino. Tamen se ŝi insistus ke ŝi forlasos la domon, li liberigus ŝin. Rabia respondis ke ŝi deziris forlasi la domon kaj soloece adori Dion.

La reston de sia vivo ŝi pasis tre askete. Ŝiaj ĉefaj posedaĵoj estis difektita kruĉo, junka mato kaj brikon kiu servis kiel kapkuŝeno. Ŝi pasis ĉiun nokton en preĝo kaj religia kontemplado, kaj riproĉis sin kiam ajn ŝi dormetis ĉar tio forprenis ŝin de aktiva amo de Dio.

Ŝia famo kreskis kaj ŝi havis multajn disĉiplojn. Ŝi ricevis edziĝ-proponojn sed ĉiam rifuzis ilin, dirante ke ŝi havis tempon nur por Dio.

Estas multaj legendoj kaj anekdotoj pri Rabia. Ŝi mortis en Jerusalemo.

Poemoj kaj spirita filozofio redakti

Ŝi verkis multajn religiajn poemojn, sed ili surpaperiĝis nur post ŝia morto. Ŝi diris ke oni amu Dion nek pro timo de infero, nek pro espero de paradizo, sed nur pro Li mem: "Ho Alaho, se mi adorus Vin pro timo de infero, bruligi min en infero;
Kaj se mi adorus Vin pro espero de paradizo, forigi min de paradizo.
Sed se mi adorus Vin nur pro Vi mem,
Ne rifuzu al mi Vian eternan belecon."

En alia poemo ŝi diris, "Mia Amato [Dio] ĉiam restas apud mi."