Radŝpinilo estas teknika ilo por ŝpinado de fibroj al plua prilaborado, ekzemple teksado, trikado, kudrado, ktp.

Franca radŝpinilo, ĉirkaŭ 1910
Ŝpinistino
Radŝpinilo sur flago de la portempa registaro de Hindio en 1931
Ŝpinrado sur la blazono de la urbo Gütersloh
Radŝpinilo daŭre estas uzita en la kamparaj lokoj por teksi fadenon kaj ŝtofon

Dum ŝpinado la malfiksaj kaj neordigitaj fibroj iĝas fadeno per samtempa rotacio kaj streĉado. La rotacio estas transdonita de la rado, la aldono kaj streĉado de la fibroj farita de la ŝpinisto, plej ofte virino. La dua tasko de la radŝpinilo estas la volvado de la fadeno sur bobenon.

La radŝpinilo konsistas el piedkranko kaj samaksa rado. Ĉirkaŭ la rado troviĝas maldika impulsrimeno, kiu ligas ĝin al la spindelo. La spindelo havas multe pli malgrandan radon, tial ĝi turniĝas multe pli rapide ol la granda rado.

Historio redakti

La radŝpinilo atingis Eŭropon fine de la 12-a jarcento el la oriento.

Dum la 13-a jarcento ĝi disvastiĝis tra Mezeŭropo. Tiel oni trovis gildajn malpermesojn uzi radŝpinilojn en Venecio (1224), Bolonjo (1256), Parizo (1268), Speyer (1280), Abbeville (1288), Siena (1292) kaj Douai (1305).

Kaŭzo de tiaj malpermesoj estis ŝajne protekto de la alta kvalito de la lano produktita per manspindelo. En la "Livre des metiers" (libro de metioj) el Bruĝo (ĉ. 1349), estas skribita, ke lano ŝpinita per radŝpinilo estas kutime tro malforta, tro malegala, malsufiĉe turnita kaj tro nodenhava. Sed eble intervenis ankaŭ konkurenco, malaltaj produktkostoj de hejme laborantaj virinoj, ktp.

En iaj regionoj radŝpiniloj estis malpermesitaj de gildoj ĝis la 15-a kaj 16-a jarcentoj.