Radikaj nomserviloj

Radikaj nomserviloj estas nomserviloj tenantaj datumon pri domajnoj de plej alta nivelo montrantan al la nomserviloj subtenantaj funkciadon de ĉiu el tiuj domajnoj. La bazaj radikaj serviloj de la domajna nomsistemo havas nomojn en la domajno root-servers.net kaj estas indikataj per la latinaj literoj de A ĝis M. Ili estas administrataj fare de diversaj organizaĵoj agantaj laŭ interkonsento kun ICANN. Kvanto de serviloj estas limigita lige al maksimuma amplekso de UDP-paketo (pli granda kvanto de serviloj postulus transiron al TCP por ricevo de respondo, kaj tio signife pligrandigus ŝarĝon).

Ŝutspegulo de la servilo «K» en Amsterdam Internet Exchange

Pluraj radikaj nomserviloj havas ŝutspegulojn. Ekzemple, rusia ŝutspegulo de la servilo F situas en Moskvo kaj tiu de la servilo K en Novosibirsko.

Pro ekzistintaj pasintece limigoj je amplekso de DNS-paketo (512 bitokoj) DNS-respondo povis mencii nur 13 servilojn; nun malantaŭ tiuj 13 nomoj staras pli ol 200 serviloj. La plej proksima al la uzanto ŝutspegulo de la demandita radika nomservilo estas elektata aŭtomate danke al IP AnyCast (angle: Anycast). Do, kaze de demando al K.root-servers.net, uzanto el Novosibirsko plej verŝajne demandos la novosibirskan servilon.

Geografia distribuo de radikaj nomserviloj (2006)

Funkciado de la radikaj nomserviloj estas vivograva por Interreto entute.

Jen malkonfirmo de disvastigitaj iluzioj[1]:

  • ne la tuta interreta trafiko trairas radikan servilon;
  • ne ĉiu DNS-demando estas traktata per radika servilo;
  • la radikaj nomserviloj estas priservataj ne fare de volontuloj hobie sed fare de profesiuloj, kaj estas bone financataj;
  • neniu organizaĵo (profitcela aŭ registara) regas la tutan sistemon.

Laŭ diversaj pritaksoj, nur inter 18 kaj 32 % de la resolvoj de domajnaj nomoj demandigas senpere radikan nomservilon, la ceteraj demandoj uzas kaŝmemoratajn NS-rikordojn pri domajnoj de plej alta nivelo.

Tabelo redakti

Litero IPv4-adreso IPv6-adreso Numero de AS[2] Malnova nomo Prizorganto Situo[2] Kvanto
(terglobaj/
lokaj)[2]
Programaro
A 198.41.0.4 2001:503:ba3e::2:30 AS19836[rompita ligilo] ns.internic.net VeriSign dise helpe de anycast (angle: anycast) 6/0 BIND (angle: BIND)
B 192.228.79.201 (ekde januaro 2004; komence estis 128.9.0.107)[3] 2001:478:65::53 (dume ne estas enkondukita en la radikan zonon) ne estas ns1.isi.edu USC Marina del Rey, Kalifornio, Usono 0/1 BIND
C 192.33.4.12 2001:500:2::c AS2149[rompita ligilo] c.psi.net Cogent Communications dise helpe de anycast 6/0 BIND
D 128.8.10.90 2001:500:2d::d AS27[rompita ligilo] terp.umd.edu Universitato de Maryland College Park, Maryland, Usono 1/0 BIND
E 192.203.230.10 2001:500:a8::e AS297[rompita ligilo] ns.nasa.gov NASA Mountain View, Kalifornio, Usono 1/0 BIND
F 192.5.5.241 2001:500:2f::f AS3557[rompita ligilo] ns.isc.org Internet Systems Consortium (angle: Internet Systems Consortium) dise helpe de anycast 2/47 BIND 9[4]
G 192.112.36.4 2001:500:12::d0d AS5927[rompita ligilo] ns.nic.ddn.mil Defense Information Systems Agency dise helpe de anycast 6/0 BIND
H 128.63.2.53 2001:500:1::803f:235 AS13[rompita ligilo] aos.arl.army.mil U. S. Army Research Lab Aberdena prova tereno (angle: Aberdeen Proving Ground) 1/0 NSD
I 192.36.148.17 2001:7fe::53 AS29216[rompita ligilo] nic.nordu.net Autonomica dise helpe de anycast 36 BIND
J 192.58.128.30 (ekde 2002; komence estis 198.41.0.10) 2001:503:c27::2:30 AS26415[rompita ligilo] VeriSign dise helpe de anycast 63/7 BIND
K 193.0.14.129 2001:7fd::1 AS25152 Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine RIPE NCC (angle: RIPE NCC) dise helpe de anycast 5/13 NSD (angle: NSD)[5]
L 199.7.83.42 (ekde novembro 2007; komence estis 198.32.64.12)[6] 2001:500:3::42 AS20144[rompita ligilo] ICANN dise helpe de anycast 37/1 NSD[7]
M 202.12.27.33 2001:dc3::35 AS7500[rompita ligilo] WIDE Project dise helpe de anycast 5/1 BIND

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Lars-Johan Liman; John Crain, Suzanne Woolf, Bill Manning, Axel Pawlik, Rob Blokzijl, Scott Hollenbeck. Operation of the Root Name Servers (angle) (PDF). Arkivita el la originalo je 2018-08-27. Alirita 2013-01-09.
  2. 2,0 2,1 2,2 Root Server Technical Operations Assn (angle). Alirita 2013-01-10.
  3. New IPv4 address for b.root-servers.net (angle). Arkivita el la originalo je 2012-02-05. Alirita 2013-01-10.
  4. F-root (angle). Arkivita el la originalo je 2013-03-25. Alirita 2013-01-10.
  5. K-root — Welcome to RIPE Network Coordination Centre (angle). Alirita 2013-01-10.
  6. Advisory — "L Root" changing IP address on 1st November (angle). ICANN. Arkivita el la originalo je 2012-02-05. Alirita 2013-01-10.
  7. ICANN DNS Operations (angle). Alirita 2013-01-10.

Eksteraj ligiloj redakti