Radikoharo, la rizoido de vaskulaj plantoj, estas tubforma elkreskaĵo de triĥoblasto, harar-formanta ĉelo sur la epidermo de plantoradiko. Tio estas, radikoharoj estas flankaj etendaĵoj de ununura ĉelo kaj nur malofte disbranĉigitaj, tiel nudokule nevideblaj. Ili estas trovitaj nur en la zono de maturiĝo de la radiko. Ĵus antaŭ la radikohararoĉeldisvolviĝo, ekzistas punkto de altigita fosforilasa agado.

Radiko-pinto, montrante junajn radikoharojn.

Funkcio redakti

La funkcio de la radikoharoj estas kolektado de grandaj kvantoj de akvo, nutraĵo, kaj mineraloj en la grundo kaj kontrolado kiom estas bezonata, tiu estas ĉefe tiel ke ĝi povas esti transportita tra la planto por helpi ĝin fari fotosintezon kaj aliajn aĵojn.

Formiĝo redakti

Radikoharoj estas kutime elkreskaĵoj je la pinto de plantaj radikoj. Radikharaj ĉeloj variias inter 5 kaj 17 mikrometroj en diametro, kaj 80 ĝis 1 500 mikrometroj en longo ( Dittmar, citita en Esau, 1965).

Graveco redakti

Radikoharoj konstituas gravan surfacon per kiu plantoj sorbas la plej grandan parton de siaj akvo kaj nutraĵo. Ili ankaŭ estas rekte engaĝitaj en la formado de radiktuberetoj ĉe la fabacoj. Ili havas grandan surfacareon, kompare kun la aliaj ĉeloj, kiu helpas ilin osmoze sorbi akvon kaj mineralojn pli efike.

Radikoharoj ankaŭ sekrecias acidajn H+ ekde pomacido kiu helpas solvadon de la mineraloj en jonan formon por favori la asimiladon.

Postvivo redakti

Radikohararoĉeloj povas postvivi dum 2 ĝis 3 semajnoj kaj tiam ekmortas. Samtempe novaj radikohararoĉeloj daŭre estas formitaj ĉe la pinto de la radiko. Tiumaniere, la radikoharara kovraĝo restas la sama. Kiam nova radikohararoĉelo kreskas, ĝi sekrecias venenon tiel ke la aliaj ĉeloj en la senpera proksimeco estas nekapablaj kreskigi unu el tiuj haroj. Tio certigas egalan kaj efikan distribuadon de la ĉeestantaj haroj sur tiuj ĉeloj. Estas, tial, kompreneble ke transplantado devas esti farita kun zorgemo, ĉar la radikohararoĉeloj estas tiritaj for plejparte. Estas tial ke transplantado zorgeme devas esti farita, ĉar la radikoharoj estas tiritaj for plejparte. Pro tio transplantado povas kaŭzi plantovelkadon.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • angle Esau, K. 1965 : Plant Anatomy, 2nd Edition. John Wiley & Sons. 767 pp.