Radio Erevano estas la oficiala radio-stacio de Armenio en Erevano.

Dum la soveta regado en Sovetio cirkulis multaj anekdotaj "demandoj al Radio Erevano", kiuj havis plursencajn respondojn. Ili ofte komenciĝis per "principe jes" / "principe ne".

Dum tiuj ŝercoj koncernis multajn kampojn de la ĉiutaga vivo, eksterlande oni atentis precipe politikajn ŝercojn, en kiuj la respondoj estis (nur) ŝajne reĝim-fidelaj.

La sovetia revuo Sputnik ("kunulo" kaj, de tiu signifo, "satelito") publikigis tiajn anekdotojn; ĉar ĝi aperis ankaŭ en la lingvoj angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana kaj hungara, ili atingis ankaŭ eksterlandon, eble eĉ estis ilo por popularigi la revuon tie. Enhavo de "Sputnik" estis tre liberpensa, pro tio ĝia distribuo estis ĉesigita en GDR en 1988.

Ekzemploj redakti

(Jenaj ekzemploj ne plenumas la principon de "neŭtrala vidpunkto".)

  • Demando: Ĉu eblas en Armenio atingi perfektan komunismon?
Respondo: Principe jes – sed prefere en Kartvelio.
  • Demando: Ĉu vera, ke Stalin kolektas anekdotojn pri si?
Respondo: Principe jes – sed li kolektas ankaŭ tiujn, kiuj disvastigas la anekdotojn.
Respondo: Principe jes – en 1939.
Respondo: Principe jes – sed la restaĵon de la pomo necesas subterigi en plumba skatolo.
  • Demando: Ĉu veras, ke en sovĥozo la greno kreskas kvazaŭ telegrafaj mastoj?
Respondo: Principe jes – ne laŭ la alteco, sed laŭ la distanco.
  • Demando: Kial sovetaj milicanoj patrolas triope?
Respondo: Unu scias legi, la dua skribi, la tria gardas la suspektindajn intelektulojn.
  • Demando: Ĉu ekzistas diferenco inter Radio Erevano kaj gazeto "Pravda"?
Respondo: Principe jes – gazeton Pravda oni povas uzi por volvi buterpanon.
  • Demando: Ĉu eblas mortbati sian edzon per tuko?
Respondo: Principe jes – en la tukon volvu gladilon.
  • Demando: Ĉu en Sovetio oni kontrolas la enhavon de leteroj?
Respondo: Principe ne – sed leteroj kun kontraŭ-sovetia enhavo estas konfiskataj.
  • Demando: Ĉu oni rajtas en Sovetio legi la verkojn de Mao Zedong?
Respondo: Principe jes – en la originala lingvo.
  • Demando: Ĉu oni ne arestu ĉiujn kontraŭulojn de la laborista kaj kamparana ŝtato?
Respondo: Principe jes – sed kiu faru la laboron en fabrikoj kaj sur kampoj?
  • Demando: Ĉu veras, ke la plej grandaj inventistoj estas sovetianoj?
Respondo: Principe jes – ni inventas eĉ inventistojn.
  • Demando: Ĉu prostituisto estas kapitalisma ekspluatanto?
Respondo: Principe ne – kapitalistoj ekspluatas laboron manan aŭ kapan.
  • Demando: Ĉu veras, ke Sovetio havas la rekordon pri la daŭro de kosmoflugoj?
Respondo: Principe jes – de 1964 orbitas sovetia kosmonaŭto.
  • Demando: Kion mi faru, se en mia ĝardeno eksplodos atombombo?
Respondo: Fotu ĝin – vi ne vidos plian.
  • Demando: Ĉu eblas infektiĝi je aidoso pro piko de kulo?
Respondo: Principe jes, sed ekzistas pli agrablaj metodoj.

Eksteraj ligiloj redakti