Radovan JELASITY, hungare Jelasity Radován [jelaŝitj], serbe Радован ЈелашићRadovan Jelašić estas hungarlandana serba ekonomisto.

Li naskiĝis en la 19-an de februaro 1968 en Baja.

Biografio redakti

Li frekventis serban bazlernejon en Hercegszántó, poste serban gimnazion en Budapeŝto, fine universitaton en Budapeŝto kaj Beogrado. Li ricevis diplomon en 1992. En la sekva jaro li lernis germane en Passau, baldaŭe en Chicago. Li eklaboris en Frankfurto en banko. En 2000 li ricevis ankaŭ serban ŝtatanecon, sekve li rajtis labori jam en la tiamaJugoslavio, nun Serbio. En Beogrado li okupiĝis pri financaj kaj bankaj problemoj.

Inter 2004-2010 li estris la Serban Nacian Bankon. Poste li revenis al Budapeŝto, kie li ricevis postenon en aŭstriadevena banko. Lia edzino estas grekodevena usonano. Ili havas 3 filojn.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio