Rafael Guastavino
Rafael GUASTAVINO Moreno (Valencio, 1-a de marto 1842 - Asheville, Usono; 1-a de februaro 1908) estis hispana majstro de konstruaĵoj[1] kaj konstruisto, kiu gravan parton de sia laboro realigis en Usono. Li kreiĝis la Sistemon Guastavino, arkan sistemon de kahelaj arkoj por bolvoj inspirita de tradicia hispana arkitekturo, kiu estis patentita en Usono en 1885. Tiu sistemo estas videbla en diversaj gravaj konstruaĵoj en Novjorko ekzemple ĉe la Granda Centra Stacidomo, la Great Hall de la Insulo Ellis, partoj de la Metroo, zonoj de la Ponto Kvinzboro, katedralo Sankta Johano, Carnegie Hall, la Usona Muzeo de Natura Historio — en Central Park —, ktp.
Rafael Guastavino Moreno | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-a de marto 1842 en Valencio |
Morto | 1-a de februaro 1908 (0) en Asheville, Usono |
Tombo | Norda Karolino |
Lingvoj | hispana • angla |
Nacieco | Hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Infano | Rafael Guastavino |
Okupo | |
Okupo | konstruestro • inventisto |
Verkoj | Casa Orlandai Escola Industrial Teatre La Massa Granda Centra Stacidomo Usona Muzeo de Natura Historio Cathedral of St. John the Divine Nacia Muzeo de Natura Historio Casa Víctor Blajot |
Parencaro | |
---|---|
filo |