La rafleziacoj[2] (latine Rafflesiaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas 3 genrojn kaj ĉirkaŭ 20 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas raflezio[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rafleziacoj
Rafflesia kerrii
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: rafleziacoj Rafflesiaceae
Dumort. [1]
raflezio Rafflesia
R.Br. ex Gray
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Illustração do livro "Rafflesiaceae species de Der Bau und die Eigenschaften der Pflanzen (1913).

Tiuj plantoj estas parazitaj sentigaj kaj senfoliaj herboj (la vegetativaj partoj kreskas en la parazitita planto) kun gigantaj floroj. Ili kreskas en sud-orienta Azio kaj eligas kadavrecan odoron.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (31 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

Kelkaj specioj redakti

  • Rafflesia arnoldii, indonezia raflezio (aŭ giganta putrofloro) havas floron kun diametro eĉ 1 m, plej grandan sur la tero. Ĝi parazitas la Tetrastigma-speciojn, plej ofte la specion T. leucostaphylum. La floro pezas 9–12 kg kaj havas 5 petalojn, ĉirkaŭante grandan kalikon. La floro estas unuseksa kaj nur ĉ. 12 % estas femala. Ili floras nur dum 4-8 tagoj eligante bonodoron kaj allogante muŝojn por polenado. La grajnoj longas 07–09 mm, larxgas 03-0,4 mm, ilin disvastigas bestoj. La grajnoj ĝermas eĉ dum 46 monatoj, post 2 monatoj aperas la burĝono, post 10-16 monatoj okazas la florado. Ili estas simbolo de la medioprotekto en Sumatro.

bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti