Raguo (el la franca ragoûter, „allogi la palaton, doni apetiton“) estas vianda, legomafiŝa manĝaĵo kuirita en spicita saŭco.

Raguo el rapidvoja restoracio
Tipa belga volovano aŭ reĝinmanĝeto

La viando aŭ legomoj estas pecigitaj kaj la saŭco ofte dikigita. Ekzemploj estas la franca ragoût fin (fajna raguo), la svisa Zürcher Geschnetzeltes (zurika pecigaĵo) aŭ la itala Ragù alla bolognese (bolonja raguo). Ankaŭ gulaŝo kaj Bœuf Stroganoff (bovaĵo Stroganofo) estas raguoj.

Ĉe blanka raguo oni kuiras aparte helan viandon, kiel kokaĵo, bovidaĵokuniklaĵo, kaj el la ricevita buljono oni preparas blankan saŭcon, ligita per faruno, ovoflavo kaj kremo. Rezultas de tiu hela, malspica plado kun multe da saŭco.