Raimondas

vira persona nomo

Raimondas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la pli moderna germana nomo Raimund respektive franclingva formo Raymond kaj ties esperantlingva formo Rajmondo, kiu baze devenas de la malnovaltgermana formo Raginmunt kaj ties latinigita formo Regimantus, el la malnovaltgermanaj elementoj ragin (sorto) kaj munt (protekto), kiu ankaŭ en tiu pli arkaika formo konserviĝis en la litova persona nomo Regimantas[1]. Kutimaj litovlingvaj mallongigaj formoj (kaj de Raimondas kaj de Raimundas) estas Raimas kaj Raimis. La virina formo estas Raimonda.

Konatuloj kun tiu persona nomo redakti

  • Raimondas Banionis, ŝakludisto, filo de Donatas Banionis
  • Raimondas Kurlianskis (naskiĝis en 1965), entreprenisto
  • Raimondas Rumšas (naskiĝis en 1972), biciklisto

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 307