Raimundo AMADOR Fernández (Sevilo, 26-a de majo 1959) estas hispana muzikisto (gitaristo, kantisto, komponisto, aranĝisto).

Raimundo Amador
Persona informo
Naskonomo Raimundo Amador Fernández
Naskiĝo 26-an de marto 1959 (1959-03-26) (65-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)oj Rafael Amador Fernández • Diego Amador
Infanoj Carmen Amador • Encarnación Amador
Okupo
Okupo gitaristokantoverkisto • filmaktoro • kantisto
TTT
Retejo http://www.raimundoamador.com/
vdr

Kariero redakti

Li ekludis estante knabo surstrate en Sevilo. En la flamenkejo "Los Gitanillos" li konis Camarón de la Isla kaj Paco de Lucía. Kun la unua li kunlaboris poste por la registrado de La leyenda del tiempo.[1]​ Dua albumo ne fariĝis pro la frua morto de Camarón.[2] Meze de la 1970-aj jaroj, li konis Kiko Veneno, kaj en 1977 triope kun sia frato Rafael, formis la grupon Veneno.

En 1981, li grupiĝis denove kun sia frato Rafael kiel fuzia grupo Pata Negra.[3]​ Li lasis Pata Negra pro malkonsento kun sis frato, kaj registris sian lastan koncerton en 1989. Amador kreis novan grupon de flamenka bluso, kun la iama gitaristo de la grupo Guadalquivir, nome Luis Cobo, "El Manglis". Kun tiu grupo, nome Arrajatabla, publikigis ununuran diskon, Sevilla blues (Fonomusic, 1992).

Poste li entreprenis soloan karieron kaj kunlaboris kun tre diversaj artistoj kiel B.B. King, Björk, Concha Buika, SFDK kaj aliaj.

Diskaro redakti

  • Gerundina (1995)
  • En la esquina de Las Vegas (1997)
  • Noche de flamenco y blues (1998)
  • Un okupa en tu corazón (2000)
  • Isla menor (2003)
  • Mundo Amador (2005)
  • Medio hombre medio guitarra (2010)
  • 60 aniversario. Directo en casa (2019)

Referencoj redakti

  1. «Raimundo Amador: "Por la droga se ha hecho música con descaro y desgarro"». EL MUNDO. 2a de julio 2019. Konsultita la 2an de julio 2019.
  2. José Manuel Serrano "Al flamenco le he cogido un poquito de miedo" EuropaSur, Algeciras, 13a de Julio, 2019. Alirita la 27an de majo 2023.
  3. Raimundo Amador celebra en el Lope de Vega sus 40 años de carrera Diario de Jerez, Sevilo, 30a de januaro, 2018, alirita la 27an de majo 2023.

Bibliografio redakti

  • Luis Clemente: Rock Andaluz: Una discografía. Eld. Ayuntamiento de Montilla, Córdoba, 2006. ISBN 84-896-1994-4

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Raimundo Amador en la hispana Vikipedio.