Rajtoj de GLAT en Aŭstralio

La konstato kaj rajtoj de lesbaj, gejaj, duseksemaj kaj transgenraj (GLAT) homoj kaj paroj en Aŭstralio disvastiĝas ekde la 1970-aj jaroj. Leĝoj temante pri homa seksuma aktiveco aplikas senrigarde la identecojn de la partoprenantoj en ĉiuj ŝtatoj krom Kvinslando.

LGBT flag map of Australia.svg
LGBT flag map of Australia

Ĉiu ŝtato kaj teritorio, kaj multaj urbaj registaroj, formale konstatas ambaŭ samseksajn kaj aliseksajn parojn iumaniere.

La Ĉefa Teritorio de Aŭstralio kaj Tasmanio formale konstatis samseksajn parojn dum Majo de 2008, kaj Viktorio dum la Decembro de la sama jaro. Samseks-paroj laŭleĝe rajtas adopti en la Okcidento de Aŭstralio kaj la Ĉefa Teritorio, kaj samseks-paranoj rajtas laŭleĝe adopti bo-geinfanojn de siaj partneroj en Viktorio kaj Tasmanio. Adopti ne permesiĝas por samseks-paroj en la aliaj regionoj de Aŭstralio.

Ĉe la nacia aŭ Commonwealth nivelo, samseksa edziĝo estis oficiale kontraŭleĝigita dum 2004 per la Marriage Legislation Amendment Bill (Aldono al la Leĝaro pri Edziĝo). Ekde 2009, samseks-parojn agnoskas la naciaj leĝoj same kiel aliseks-parojn kaze de impostoj, sanzorgo, retiriĝaj fondusoj, kaj maljunulejoj. La nacia registaro petis al la ŝtataj registaroj ŝanĝi la leĝojn por kongrui kun eĉ la aliaj.

Historio kaj Agado redakti

Fruaj Jaroj redakti

Fruaj leĝoj en Aŭstralio estis bazitaj sur la leĝoj de Britio, kiuj venis el la tempo de koloniigo dum 1788. Lesbaneco neniam estis kontraŭleĝa, nek en Britio, nek ĝiaj kolonioj, inkluzive de Aŭstralio. Tamen, leĝoj kontraŭ sodomio ekzistis ekde 1788 al 1994 sub Human Rights (Sexual Conduct Act 1994 (Homaj Rajtoj (Akto de Seksagado 1994)). La puno por tiuj kiuj sodomiis estis malpliigita de ekzekuto al tutviva enkarcerigo dum 1899.

Dum la fruaj jaroj de historio de kolonia Aŭstralio estis multe pli da viroj ol virinoj inter prizonitoj kaj liberuloj kaj multaj prizonitoj estis apartigitaj de la aliseksuloj. Ekzistas ampleksa evidento ke estis multe da samseksa agado, especiale kutima post la servo de Guverno Lachlan Macquarie.

Dum 1796, la unua viro esti arestita pro sodomio estis Francis Wilkinson, sed la juro trovis lin senkulpa. Unu oficiala enketo dum 1822 eltrovis ke 30 virinaj enkarcerigitoj nepermesite vizitis porviran bienan prizonon ĉe Emu Plains por "preventi nenaturajn krimojn" de la viroj.

    • Ne finita **

Movado de Gejaj Rajtoj redakti

La Howard Jaroj redakti

Inter 1996 kaj 2007, dum la servo de John Howard kiel ĉefministro, multaj penoj estis faritaj redukti la konstaton de samseks-paroj en la nacia leĝaro kaj bloki penoj de individuaj ŝtatoj konstati samseks-parojn. Ekde la komenco de lia servo kiel ĉefministro, Howard klarigis publike liajn opiniojn pri gejaj rajtoj. Dum Januario de 1997, Howard rifuzis oferi subtenon al la Sidneja Mardi Gras por Gejoj & Lesbaninoj kaj diris aperante sur la televida program A Current Affair ke li sentis seniluziigon se unu de liaj infanoj informus lin ke ili estas geja aŭ lesbanina. En intervjuo dum Aŭgusto de 2001 ĉe Triple J ( Aŭstralia radiostacidomo), li diris "Mi pensas ke mi metus min ie en la mezo de la polemiko pri gejaj rajtoj. Mi ne kredas ke samseksaj-paroj meritas la saman statuson kiel edziĝo."

Dum Julio de 1996 la registaro de Howard malpliigis la nombron da interdependecaj vizoj por malfaciligi elmigradon por samseks-paroj.

La UN Komisio de Homaj Rajtoj deklaris ke la nacia registaro de Aŭstralio ignoris la rajtojn de egaleco kaj priveco sub la Internacia Regularo de Civilaj kaj Politikaj Rajtoj.

Ŝanĝo de Publikaj Opinioj, estrado kaj policioj redakti

Kontraŭ-diskriminacio kaj Leĝa Konstato redakti

Nacie redakti

Samseks-parojn leĝe konstatas nacia leĝaro, sed ne edziĝon.

    • Ne finita **

Milita servo redakti

Ekde 1992, la Aŭstralia armeo forigis la forbaron de semseksemuloj de servo en la milito.

    • Ne finita **

Leĝoj rilataj al adopto kaj havante infanoj redakti

Familia Leĝaro en Aŭstralio ofte baziĝas sur kio estas plej bona por la infano. Tradicie kaj ofte antaŭsupozate la publika opinio estas ke infanoj bezonas unu patron kaj unu patrinon. Tiu principo havas gravan rulon en leĝoj temante pri maledziĝo, parenta aŭtoritato kaj transiris al tiuj de adopto. Leĝoj en la tuto de Aŭstralio nur komencis konstati samseks-parojn sub la Family Law Act 1975 (1975 Akto de Familiaj Leĝoj)[1] dum la 1a de Julio, 2009, kaj pro tio ekzistas nur tre limigitaj areoj de la leĝaro en kiu samseks-paroj permesiĝas gravediĝi, adopti, kaj evoluigi gefilojn. Virinoj (precipe biologiaj patrinoj) ĝenerale posedas pli da laŭleĝaj rajtoj pri infanoj ol viroj. Lesbaj paroj do havas pli da oportunoj adopti kaj evoluigi genetikajn infanojn. Viraj samseks-paroj havas preskaŭ neniujn oportunojn ricevi agnoskon kiel gepatroj krom adopto kaze de misuzo de drogoj, mensa malsano, kaj fizika, seksa aŭ emocia maltrakto de la patrino.

Samseksa adopto redakti

Adopto nuntempe nur laŭleĝas en la Aŭstralia Ĉefa Teratorio kaj Okcidenta Aŭstralio.*** En Tasmanio, nur duongepatraj samseksemuloj rajtas adopti.*** En Novsudkimrio samseksaj paroj ne povas laŭleĝe adopti pro la Adoption Act 2000 (2000 Akto de Adopto), sed la dokumento permesas individuajn paranojn adopti aŭ estiĝi la laŭleĝaj gardantoj.*** En Kvinslando, samseks-paroj ne povas laŭleĝe adopti sub la Adoption Act 2009, sed tiu dokumento ankaŭ permesas individuajn parojn adopti aŭ estiĝi la laŭleĝaj gardantoj. Pro la fakto ke estiĝi adoptanto, oni devas meti sian nomon sur longan liston de atendantoj, kaj ke la sistemo preferas parojn ol individuojn (sen agnosko de samseks-paroj), gejoj adoptante estas preskaŭ neeble. Individuoj kutime nur povas adopti infanojn kun specialaj bezonoj aŭ kaze de specialaj cirkonstancoj.

Okcidenta Aŭstralio estis la unua ŝtato en Aŭstralio permesi adopton al samseks-paroj post la Aŭstralia Laborista Partio verkis la Acts Amendment (Lesbian and Gay Law Reform) Act 2002 (2002 Akto de la Aldono de Lesbaninoj kaj Gejoj al Aktoj) kiu ŝanĝis la Adoption Act 1994 (WA) (1994 Akto de Adopto (Okcidenta Aŭstralio)). Tiu leĝo permesis samseks-parojn adopti laŭ kriterioj kiuj ne konsideras la tipon de seksemeco.

la unua laŭleĝa adopto farita de samseksa-paro, du viroj, okazis en Okcidenta Aŭstralio dum Junio de 2007.*** Post tio, John Howard kaj, la tiama ĉefministro, kaj sia registaro anoncis ke ĝi planis verki leĝojn ĉesi la eksterlandan adopton de Aŭstraliaj gejaj paroj.