RAKOTONDRAVAO (naskiĝis 1917 - mortis la 24-an de februaro 1989 en la madagaskara ĉefurbo pro malario) estis UEA-vicdelegito en Antananarivo pri la fakoj turismo, instruado kaj financoj.

Dum multaj jaroj li estis unu el la plej aktivaj kunlaborantoj de UEA en la tuta afrika kontinento. Instruado estis lia granda merito en lando, kie malabundas kompetentaj instruantoj: li ĉiam helpis al lernantoj kaj mem verkis vortareton Esperanto-malagasan. Multaj memoros lian malaltan figuron ĉe la kongresoj. Ankoraŭ en Roterdamo, 1988, li ĉeestis por prezenti al UEA la organizajn problemojn de la madagaskara movado, kiu perdis en li kaj apogon de roka stabileco, kaj lingvokapablulon.