Ralph Bunche

usona diplomato

Ralph Johnson BUNCHE (La 7-an de‏ aŭgusto 1904 - La 9-an de decembro 1971) estis usona profesoro pri politika scienco, diplomato kaj ŝtatisto, la dua peranto inter Israelo kaj la arabaj ŝtatoj en la Palestina milito de 1948 kaj la gajninto de la Nobel-premio pri paco en 1950, pri mediacio en Palestino, iĝante la unua reprezentanto de nigruloj kiu estis honorita per ĉi tiu premio. En 1963, li ankaŭ ricevis la Medalon de Libereco de la Prezidanto de Usono, Lyndon Johnson.

Ralph Bunche
Nobel-premiito
Persona informo
Ralph Bunche
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1904 (1904-08-07)
en Detrojto
Morto 9-an de decembro 1971 (1971-12-09) (67-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Woodlawn Cemetery vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de Kalifornio en Los-AnĝelesoUniversitato Harvard • Jefferson High School vd
Subskribo Ralph Bunche
Memorigilo Ralph Bunche
Familio
Parencoj Ralph J. Bunche III vd
Profesio
Okupo diplomato • politikologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Ralph Bunch en sia junaĝo.

Bunche naskiĝis en la urbo Detrojto en Usono. Lia patro (Fred) estis frizisto kaj lia patrino (Olive Agnes née Johnson) estis amatora muzikisto. Kiam li estis infano, lia familio translokiĝis al Toledo kaj poste al Albuquerque en 1915. Lia patrino mortis en 1916, kaj lia patro, kiu forlasis Albuquerque por serĉi laboron, ne revenis al siaj infanoj post la morto de sia edzino. Iom da tempo poste li reedziĝis kaj Ralph neniam renkontis lin denove. Juna Ralph kreskis kun sia fratino Grace ĉe avino Lucy Taylor Johnson en Los-Anĝeleso.

Bunche studentiĝis kun tre bona rezulto ĉe Jefferson High School, studentiĝis ĉe la Universitato de Kalifornio en 1927, kaj tiam enskribiĝis en Universitato Harvard. Por gajni iom da kroma mono, li laboris ĉe loka librejo. En 1928 li akiris magistron pri politika scienco, kaj en 1934 doktoriĝon. Tiutempe li jam laboris en la Departemento pri Politikaj Sciencoj en la Universitato Harvard. Li estis la unua nigra usonano, kiu doktoriĝis de usona universitato.

Profesia laboro redakti

En la jaroj 1936-1938 li faris postdoktoriĝan antropologian esploradon ĉe la Londona Ekonomika Lernejo, kaj poste ĉe la Universitato de Kaburbo. Li tiam revenis por labori ĉe la Sekcio de Politika Scienco en Universitato Harvard.

Dum dua Mondmilito, Bunche deĵoris en la usona sekreta servo, la Oficejo de Strategiaj Servoj, kaj en 1943 estis transdonita al la usona Departemento de Ŝtato. Li rapide fariĝis estro ĉe la Instituto pri Pacifikaj Rilatoj. Li partoprenis konferencon en San Francisco en 1945, kiu planis la fondon de Unuiĝintaj Nacioj. En la sekvaj jaroj li estis ligita kun la agadoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Kiam la israela-araba konflikto komenciĝis en 1948, post la murdo de la mediaciisto de UN en Palestino, Folke Bernadotte, Bunche sukcedis lin. Li partoprenis ĉiujn pacajn intertraktadojn sur la insulo Rodoso, ellaborante batalhalton en 1949, tiel finante la Unuan Israelan-Araban Militon. Pro lia laboro li ricevis la Nobel-pacpremion en 1950. Poste, Bunche partoprenis pacajn intertraktadojn en konfliktaj regionoj kiel Kongo, Jemeno, Kaŝmiro kaj Kipro. En 1968 li fariĝis ĝenerala vicsekretario de UN.

Bunche multe okupiĝis pri la lukto por civilaj rajtoj en Usono. En 1963, li partoprenis la marŝon al Vaŝingtono, postulante altigon de la minimuma salajro kaj ĉesigo de rasapartigo. En junio 1970, lia sano malboniĝis kaj li rezignis sian postenon ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Jaron poste, li mortis en Novjorko.

Eksteraj ligiloj redakti