John Rambo estas la nomo de la ĉefa persono de tre sukcesa serio de usonaj filmoj, kies rolon ludas Sylvester Stallone. La persono baziĝas sur libro de David Morrel nomata First Blood. Estas tri filmoj en la serio: First Blood (1982), First Blood Part II (1985) kaj Rambo III (1988). Kvara filmo nomata John Rambo eliris en 2008.

Rambo
fikcia homo • action film character • movbilda persono • fictional vigilante
Kreita de David Morrell
Verko Rambo
Rolita de Sylvester Stallone
Informoj
Sekso vira
Nacieco Usono
Okupo soldatosoldulo • arkpafisto • privatmilicano
vdr

En ĉi tiuj filmoj Rambo estas veterano de la Vjetnama milito, spertulo pri gerila milito kaj travivado en malfacilaj kondiĉoj. Post la Vjetnama milito li revenas al Usono, sed li estas ŝokita malkovri, ke multaj homoj malŝatas veteranojn de la milito, kaj li ne povas forigi la terurajn memorojn de la milito. Li ne sukcesas realkutimiĝi al la normala vivo, kaj li fariĝas vagabondo. En la unua filmo de la serio Rambo estas arestita de la polico en eta urbo de la ŝtato Vaŝingtonio, sed li eskapas al apuda arbaro. La polico post-ĉasas lin, sed Rambo sukcesas eskapi dum pluraj tagoj, kaj li estas arestita nur post akra batalo en la centro de la urbo.

En la dua filmo de la serio Rambo reiras al Vjetnamio por serĉi usonajn milit-kaptitojn, kiuj ankoraŭ estas tenataj en vjetnamaj malliberejoj. En la lasta filmo Rambo iras al Afganio por savi sian eksan kolonelon Trautman, kiu estas malliberigita de Sovetianoj.

La unua filmo de la serio estas konsiderata la plej bonkvalita, dum la aliaj du estis kritikataj, ĉar ili estis ege perfortaj kaj propagandismaj.