Rambouillet

komunumo en la departemento Yvelines de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rambouillet (stacidomo).

Rambouillet [ʁɑ̃buje] estas franca komunumo en la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Ĝi estas la subprefektejo de la samnoma arondismento.

Rambouillet
Sidejo de la subprefektejo
Sidejo de la subprefektejo
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Arondismento Rambouillet
Kantono Rambouillet
Komunumaro Communauté de communes Plaines et Forêts d'Yveline
Urbestro Gérard Larcher (2008–2014)
Insee-kodo 78517
Poŝtkodo 78120
Demografio
Loĝantaro 26 065 (2009)
Loĝdenso 740,7 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 39′ N, 1° 50′ O (mapo)48.643611.83Koordinatoj: 48° 39′ N, 1° 50′ O (mapo)
Alteco 140 ĝis 177 m
Areo 35,19 km2
Situo
Rambouillet (Francio)
Rambouillet (Francio)
DEC
Map
vdr

Ĝi havis 26 065 loĝantojn en la jaro 2009[1].

Geografio redakti

Rambouillet troviĝas en la sudo de la departemento Yvelines, 45 km sudoriente de Parizo. La najbaraj komunumoj estas Les Bréviaires kaj Le Perray-en-Yvelines norde, Vieille-Église-en-Yvelines nordoriente, Clairefontaine-en-Yvelines kaj Sonchamp sudoriente, Orcemont sude, Gazeran okcidente kaj Poigny-la-Forêt nordokcidente.


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio redakti

En 1999 ĝi estis la scenejo de la pacnegocado kiu intencis meti finon al la konflikto de la Kosova Milito. En postaj jaroj ĝi ankaŭ estis la loko kie oni traktis la solvon al la fina decido pri la Respubliko Montara Karabaĥo.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Insee. Populations légales 2009 - 78517-Rambouillet (france). Alirita la 21-an de novembro 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti