Ramnozo

kemia kombinaĵo

Ramnozo estas natura karbonhidrato, monosaĥarido. Oni povas klasifiki ĝin aŭ kiel metil-pentozo, aŭ kiel 6-deoksi-heksozo. Malsame al plimulto de sakaĥidoj, ramnozo troveblas en naturo nur en sia L-ĥirala formo, nomita L-ramnozo (aŭ 6-deoksi-L-manozo). Absoluta plimulto de naturaj saĥaridoj troveblas preskaŭ precipe en D-formo. Krom L-ramnozo, solaj ekskludoj estas alia metilpentozo L-fukozo kaj pentozo L-arabinozo.

Ramnozo
speco de kemia ento
rhamnose
Ĝeneralaĵoj
Nomo Ramnozo
Kemia formulo C6H12O5
Nomo laŭ IUTAK
CAS-numero-kodo 3615-41-6
PubChem-kodo 19233
ChemSpider-kodo

18150

SMILES
Karakterizaĵoj
Frostopunkto

91-93 °C (por monohidrato)

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

-

R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

La nomo ramnozo devenas de la nomo de planto ramno (Rhamnus), kie ĝi estis unue trovita. Ankaŭ ĝi troveblas en pura formo en folioj de toksikodendrono (Toxicodendron vernix), kaj kiel parto de glikozidoj en aliaj plantoj.

Ramnozo estas komponento de ekstera ĉela muro de acid-rezistaj bakterioj de genro Mycobacterium, incluzive Mycobacterium tuberculosis, kaŭzanto de tuberkulozo[1].

Referencoj redakti

  1. (2005) “Chapter 35 - Pharmacology of the Bacterial Cell Wall”, Golan, David E.: Principles of Pharmacology: The Pathophysiologic Basis of Drug Therapy, Armen H. Tashjian Jr., Ehrin J. Armstrong, Joshua N. Galanter, April Wang Armstrong, Ramy A. Arnaout, Harris S. Rose (angle), Lippincott Williams and Wilkins, p. 569. ISBN 0-7817-4678-7.