Ramzan Kadirov

prezidento de Ĉeĉenio

Ramzan KadirovRamzan Aĥmadoviĉ Kadirov (ruse Рамзан Ахматович Кадыров; ĉeĉene КъадаргӀеран Ахьмат-кӏант Рамзан; naskiĝis la 5-an de oktobro 1976 en Centoroj, Ĉeĉenio) estas ĉefministro de Ĉeĉenio ekde la 4-a de marto 2006 kaj prezidento ekde la 2-a de marto 2007.

Ramzan Kadirov
Persona informo
Къадирин Ахьмадан воӀ Рамзан
Naskiĝo la  5-an de oktobro 1976(nun 1976-10-05) (47‑jara)
en Centoroj, Ĉeĉenio, Rusio
Religio Islamo
Lingvoj rusaĉeĉena vd
Loĝloko Akhmat-Yurt vd
Ŝtataneco SovetunioIĉkerioRusio vd
Alma mater Rusa Altlernejo de Ŝtata Servo • Dagestana Ŝtata Universitato vd
Partio Unueca Rusio
Subskribo Ramzan Kadirov
Familio
Patro Aĥmed Kadirov vd
Patrino Aymani Kadyrova vd
Edz(in)o Medny Kadirova
Infanoj Aishat Kadyrova • Akhmad Kadyrov • Adam Kadirov vd
Parencoj Khalid Kadyrov vd
Profesio
Okupo Politikisto
Laborkampo politiko vd
Aktiva dum 1991– vd
En TTT Oficiala retejo vd
2-a Ĉefministro de Ĉeĉenio
Dum 5-a de aprilo 2007
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la Unua ĉeĉena milito Ramzan batalis kontraŭ rusiaj trupoj kun sia patro, Aĥmat Kadirov. Pli poste sekvis sian patron, transirinte al la federacia flanko, zorgita de vastiĝanta vahabismo. Post la mortigo de Aĥmad Kadirov la sekvan tagon (la 10-an de marto 2004) li estis enpostenigita kiel unua vicpremiero de Ĉeĉenio. Ekde 2006 li estis la ĉefministro.

Interalie, Kadirov estas "majstro de sporto" (altranga nomumo en rusia sporto) pri boksado kaj estras ĉeĉenan federacion de boksado.

Kadirov estas ofte akuzata pri turmentoj kaj aliaj neleĝaj praktikoj kontraŭ la separismaj ĉeĉenaj trupoj.

Religio redakti

Ramzan Kadirov sin prezentas kiel fervoran islamanon-sunaiston kaj promocias sin kiel plendanton pri rajtoj de islamanoj tra la mondo. Interalie li akre kritikis registaron de Birmo pro ĝia persekutado de la islama minoritato rohinĝoj. Tio kontrastis kun la oficiala politiko de Rusio, kiu konsieris tion interna afero de la lando.

En oktobro 2020 li akre skoldis prezidanton de Francio Emmanuel Macron pro ties reago al republikigo de karikaturoj je la profeto Mohamado fare de la franca satira magazeno Charlie Hebdo kaj pro liaj vortoj pri neceso profunde reformi islamon. Li kondamnis sekvintajn terorismajn atakojn, sed diris ke la franca prezidanto mem provokis ilin per siaj ofendoj de islamo. Tio kontrastis kun modera reago de la rusia prezidanto kaj ties proparolanto memorigis, ke la eksteran politikon en Rusio gvidas ne regionestroj, sed la prezidanto de Rusio, al kiu Kadirov ragis emocie, dirinte ke li parolis ne kiel regionestro, sed kiel ofendita islamano kaj esprimis pretecon eksiĝi kaze de neceso.

Eksteraj ligiloj redakti