Rancagua [rankagua] estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en meza Ĉilio. Ĝi estas parto de la samnoma urbaro, krome provinca ĉefurbo. Ĝia antaŭnomo estis ’’’Santa Cruz de Triana’’’.

Rancagua
urbo en Ĉilio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 231 370  (2017) [+]
Loĝdenso 4 374 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 10′ S, 70° 44′ U (mapo)-34.165388888889-70.739805555556Koordinatoj: 34° 10′ S, 70° 44′ U (mapo) [+]
Alto 572 m [+]
Areo 52,9 km² (5 290 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Rancagua (Ĉilio)
Rancagua (Ĉilio)
DEC
Rancagua
Rancagua
Situo de Rancagua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rancagua [+]
vdr
Mapo pri Ĉilio, kie estas trovebla Rancagua apud la ĉefurbo Santiago

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Rancagua situas ĉe antaŭmontoj de Andoj laŭ rivero. San Bernardo (Ĉilio) troviĝas 63, ’’’Santiago de Ĉilio’’’ 80, Viña del Mar kaj Valparaiso po 147, Koncepciono 362, Temuco 534, Puerto Montt 835, Antofagasta (urbo) 1170, Punta Arenas 2111 km.

Historio redakti

 
Strato nur por piedirantoj en Rancagua
 
Panoramo en Rancagua

Rancagua estis fondita en 1743 fare de hispanoj, sed pli frue vivis jam triboj en tiu loko, eĉ dum Inkaa Imperio. En 1814 tie okazis signifa batalo inter respublikaj ĉiliaj trupoj kaj hispanoj, kie la hispanoj venkis. En 2010 sismo okazis.

Ekonomio redakti

En ĉirkaŭaĵo de Rancagua oni okupiĝas ĉefe pri vitoj, krome pri grenoj, fruktoj kaj legomoj. Menciindas brdado de bovoj. En la urbego mem oni okupiĝas pri prilaborado de nutraĵoj, turismoj kaj komercadoj.

Trafiko redakti

Rancagua estas atingebla per la Tut-Amerika Ŝoseo kaj per fervojo. La urbego havas flughavenon. En Rancagua aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato redakti

Rancagua situas en mediteranea klimato, tamen kun longa seka sezono. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C, tio kulminas en januaro kaj februaro kun 30 °C. Ĝenerale ne okazas frostoj. Jare pluvas iomete pli, ol 500 mm. En decembro kaj januaro neniam pluvas, sed en junio kaj julio pluvas pli olla pluvo pli, ol 100 mm.

 
Katedralo de Rancagua
 
Kirko en Rancagua

Vidindaĵoj redakti

  • katedralo kaj aliaj kirkoj
  • en la ĉirkaŭaĵo arkeologiaj restaĵoj
  • granda minejo pri kuproj en la proksimeco

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti