Randfontein
Randfontein estas grandurbo en Sud-Afriko, en provinco Ĥaŭtengo.
Randfontein | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1760 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 11′ S, 27° 42′ O (mapo)-26.17972222222227.704166666667Koordinatoj: 26° 11′ S, 27° 42′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 709 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Randfontein [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 210 km²
- Loĝantaro: 140.453 (en 2012)
- Supermara alteco: 1774 m
- Horzono: UTC +2 h
- Telefonkodo: 011
Geografio redakti
Randfontein situas sur montaro Witwatersrand en la norda parto de la lando en proksimeco de Johannesburg. Krugersdorp troviĝas 10, Soweto 20, Johanesburgo 38, Boksburg 55, Pretorio 74, Durbano 523, Port Elizabeth 891, Kaburbo 1241 km.
Historio redakti
En tiu loko en 1889 komenciĝis la orominado. En la sekva jaro jam urbeto estiĝis (kiel ekstera parto de Krugersdorp), kiu ricevis statuson urbo oficiale en 1929.
Klimato redakti
Randfontein havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 °C, en junio 16 °C. Junie estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas iomete pli, ol 700 mm, precipe somere pluvas.
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2021-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
- loĝantaro