Rangiroa
Rangiroa estas atolo kaj parto de la Tuamotuoj en Franca Polinezio. Ĝi situas proksimume 350 km nordoriente de Tahitio. Tie loĝas pli ol 2000 homoj en tri vilaĝoj.
Rangiroa | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 15° 8′ S, 147° 39′ U (mapo)-15.125-147.64527777778Koordinatoj: 15° 8′ S, 147° 39′ U (mapo) | |
Longo | 80 km | |
Larĝo | 32 km | |
Areo | 79 km² | |
Loĝantaro | 2 438 (2007) 31 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Avatoru | |
Geografio redakti
Pro la grandeco de la laguno (80 x 32 km) Rangiroa estas la dua plej granda atolo en la mondo (Kwajalein, parto de la Marŝala Insularo estas la plej granda). Tamen la maksimuma profundo de la laguno estas nur 35 metroj. nur 2 el la 418 insuloj estas loĝataj.
Naturfenomeno estas la Blua laguno pri ĝi oni verkis libron kaj faris filmojn.
Ekonomio redakti
Rangiroa havas eksterordinaran submarmondon. Tio altiras multajn turistojn. Plue oni tie produktas perlojn, ostrojn kaj eĉ ruĝan kaj blankan vinon.
Historio redakti
- En la 10-a jarcento la unuaj Polinezianoj venis al Rangiroa.
- Je la 18-a de aprilo 1616 la atolo estis malkovrita de esploristo Jacob le Maire.
- La unuaj eŭropaj loĝantoj setlis tie en 1851.
Eksteraj ligiloj redakti
- france Listo de insuloj en Franca Polinezio