Rankovci
Rankovci, hungare Ferenclak estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en Občina Tišina.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 198 m
- Koordinatoj: 46° 40′ 23.24″ N 16° 5′ 10.61″ O / 46.6731222 °N, 16.0862806 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 23.24″ N 16° 5′ 10.61″ O / 46.6731222 °N, 16.0862806 °O (mapo)
- Loĝantaro: 250
- Poŝtkodo: 9251
- Aŭtokodo: MS
Situo redakti
Rankovci situas sur ebenaĵo, laŭ vojo Murska Sobota-Aŭstrio.
Historio redakti
Dum la hungara regado oni nombris en Ferencfalva 39 domojn kaj 229 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Slovenio.
Fontoj redakti
- slovena Vikipedio
- w.vasidigikonyvtar.hu
- w.ms.sik.si
- w.geopedia.si