Rapallo

komunumo de Italio

Rapallo (Rapallo en la liguria elparolata Rapallu), estas urbo en la regiono Ligurio en la eksa Provinco Ĝenovo (nun Metropola Urbo Ĝenovo) en Italio. La urbo estas la plej loĝata urbo de la Riviera di Levante (29796 loĝantoj) kaj situas ĉ. 33 km sudoriente de Ĝenovo.

Rapallo
Rapallo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio
Provinco GE Ĝenovo
Geografia situo 44° 21′ N, 9° 11′ O (mapo)44.34759.1908333333333Koordinatoj: 44° 21′ N, 9° 11′ O (mapo)
Alto super marnivelo 3 m [+]
Areo 33,70 km²
Loĝantaro 29 103 (2023)
Loĝdenso 866 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj San Massimo, Santa Maria del Campo, San Pietro di Novella, San Michele di Pagana, San Maurizio di Monti, San Martino di Noceto, Sant'Andrea di Foggia, San Quirico d'Assereto kaj Montepegli
Najbaraj komunumoj Avegno, Camogli, Cicagna, Coreglia Ligure, Recco, San Colombano Certénoli, Santa Margherita Ligure, Tribogna kaj Zoagli
Patrono N.S. di Montallegro
Festa tago 2-a de julio
Nomo de loĝantoj rapallesi (loĝantoj), rapallini (denaskaj)
Poŝtkodo 16035
Imposta kodo H183
Kodo laŭ ISTAT 010046
Telefona prefikso 0185
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Tradicie, estas du malsamaj manieroj por indiki la loĝantoj de Rapallo: rapallini (rapallin en la liguria), tiuj kiuj naskiĝis en Rapallo, kaj rapallesi la rezidantoj kiuj naskiĝis aliloke; ankaŭ oni uzas la vorton ruentini, de la urba historia piedpilka teamo Rapallo Ruentes, fondita en la jaro 1914.

Ora periodo de turismo redakti

 
Haveno de Rapallo
 
Kelnerin-roboto en kafejo de Rapallo

La ekonomia kresko de Rapallo alvenis pro la konstruo de la fervojo Genova-Pisa, la inaŭguro de la Stacio de Rapallo kaj la alveno de la unua trajno la 31-an de ottobro 1868. Tio kaj la klimato aparte milda de la liguria riviero, starigis la oran periodon de la turismo en Rapallo de la fina parto de 1800 kaj komenco de 1900.

Malfermiĝis luksaj hoteloj, kafejoj (la unua estis 'Bar Roma' en 1896, proksime al la 'angloamerika apoteko'), kaj restoracioj, kinejoj kaj dancejoj, ekipaĵitaj strandoj somere kaj konstruiĝis novaj vilaoj en stilo 'Liberty' (florstilo) kaj neoklasiko. Ĉefe la ĉeesto de multnombraj turistoj britaj, usonaj, francaj kaj germanaj, estis decida por la malfermo de 1902 ĝis 1927 de unu el la unuaj italaj kazinoj en la salonoj de la Kursaal-Hotelo.

Inter la famkonataj personecoj kiuj vizitis kaj restadis en Rapallo estis la filozofo Friedrich Nietzsche (kiu en Rapallo, en januaro 1883, komponis la unua parto de la opero Tiele parolis Zaratuŝtro), la komponisto Jean Sibelius (1901), la prezidanto de Usono Theodore Roosevelt (1910), Franz Liszt, la verkisto Guy de Maupassant, Lord Carnarvon, Eleonora Duse, Ezra Pound, Ernest Hemingway (kiu parolis pri sia restado en Rapallo en la rakonto Kato sub la pluvo - Cat In The Rain), la reĝo Hussein de Jordanio, la imperiestra edzino Soraya de Persio, la lasta reĝo de Litovio, Mindaugas la 2-a de Litovio, germano kiu en Rapallo mortis en 1928, la princino Luisa d'Asburgo-Toscana kaj ŝia edzo Enrico Toselli (1909), la verkisto Sem Benelli, la princo Aŭgusto Vilhelmo filo de Vilhelmo la 2-a de Germanio (26-a de marto 1910) kaj, en jaroj pli proksimaj, la filozofo Luigi Pareyson.

Traktatoj de Rapallo redakti

Rapallo skribis sian nomon en la mondhistorion per unu internacia konferenco kaj du Traktatoj de Rapallo; la konferenco okazis post la unua mondmilito, la 6-7-an de novembro 1917 inter la Itala Reĝolando kaj Francio kaj Britio.

La unuan traktaton subskribis Italio kaj la Jugoslava Reĝolando la 7-an de novembro 1920; per tio oni decidis la landlimojn en la Balkanoj.

La dua okazis en 1922; tiam la Vajmara Respubliko (Germana Regno) kaj Sovetunio reciproke rezignis pri kompensoj pro la militaj damaĝoj kaj ili decidis repreni la diplomatiajn rilatojn.

 
Kastelo de Rapallo

Vidindaĵoj redakti

  • Malnova urbo, centro estas Piazza Cavour kun paroĥejo
  • Fortikaĵo el la 16-a jarcento
  • Museo del Pizzo a Tombolo