Rapidseria bildiga prezentado

Rapidseria bildiga prezentado (RBP, ang. Rapid Serial Visual Presentation) estas metodo prezenti informon (kutime tekston) uzante malmulte da spaco. Ĉiu informpeco estas vidigita mallonge sinsekve.

La metodo nuntempe estas esplorata kiel maniero montri dokumentojn sur aparatoj kun malgranda ekrano kiel ekz. poŝtelefonojpoŝkomputiloj. [1] Arkivigite je 2008-02-22 per la retarkivo Wayback Machine

Esplorado de la Wichita State University montras, ke la kompreno dum montrado de 250 vortoj minute (VM) ne estas signife alia ol kompreno dum legado per poŝkomputilo. Montrado de 250 VM malpliigis la komprenon per ~20 elcentoj. [2] Arkivigite je 2007-12-22 per la retarkivo Wayback Machine

Rapidseria bildiga prezentado estas uzita kiel esplorilo en percepta kaj ekkonpsikologio. Dum legado ripetata palpeprumado kaj aliaj aferoj povas malaltigi la komprenon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti