Rasa Juknevičienė

Rasa Juknevičienė (naskiĝis la 26-an de januaro 1958 en la vilaĝo Tilagaliai, komunumo Panevėžys, naskiĝnomo Urbonaitė; en unua edzineco Rastauskienė) estas politikistino kaj infankuracistino de Litovio. Ŝi studis medicinon en la Kaŭna Medicina Universitato. Poste ŝi laboris kiel infankuracistino en 1983 en la centra hospitalo de Panevėžys, kaj de 1984 ĝis 1990 en hospitalo de Pasvalys. En 1988 ŝi iĝis membro de la sendependisma movado Sąjūdis kaj prezidantino de la loka grupo de Pasvalys. Poste ŝi ekde 1996 estas membro de la nacia parlamento Seimas. De 1999 ĝis 2000 ĝi estis parlamenta vicprezidantino. Ekde la 9-a de decembro 2008 ŝi estas ministro pri lim-protekto (defendo) en la registaro de Litovio, ankaŭ post ties restrukturigo la 22-an de julio 2009. Ŝia ministerio nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos krašto apsaugos ministerija.

Rasa Juknevičienė
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1958 (1958-01-26) (66-jaraĝa)
en Poneveĵ
Lingvoj litova
Ŝtataneco SovetunioLitovio
Familio
Edz(in)o Zenonas Juknevičius
Okupo
Okupo politikisto
vdr

La politikisto reprezentas la konservativan partion Tėvynės sąjunga (Patrolanda Unio).