Raseiniai

urbo de Litovio

Raseiniai (jen litove, ĵemajtie Raseinē) estas urbo en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Raseiniai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaŭno (Kaunas). Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 9 763 loĝantoj sur areo de 8,5 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 1 149 loĝantoj/km².

Raseiniai · Raseinē
la katolika paroĥa kirko en vintro
la katolika paroĥa kirko en vintro
la katolika paroĥa kirko en vintro
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Kaŭno (formale ĝis 2010)
Komunumo komunumo Raseiniai
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 763  (2023) [+]
Loĝdenso 1 149 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 22′ N, 23° 7′ O (mapo)55.36666666666723.116666666667Koordinatoj: 55° 22′ N, 23° 7′ O (mapo) [+]
Alto 125 m [+]
Areo 8,5 km² ( 850 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Raseiniai · Raseinē (Litovio)
Raseiniai · Raseinē (Litovio)
DEC
Raseiniai · Raseinē
Raseiniai · Raseinē
Situo de Raseiniai · Raseinē

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Raseiniai [+]
vdr
monumento Žemaitis urbocentre

Rasainiai situas nordoriente de la urbo Kaŭno, proksime al la aŭtoŝoseo Kaŭno-Klaipėda. Unuafoje ĝi skribe menciiĝis en la jaro 1253.

En la urbo troviĝas historia eksa dominikana monaĥejo, sed pli konatas katolika pilgrimejo en loĝloko Šiluva de la subdistrikta komunumo, kiun ankaŭ dum la jaro 1993 vizitis la tiama papo Johano Paŭlo la 2-a. Bazo estas vizia apero de la sanktulino Maria dum la jaro 1608 sur ŝtono, kiu jam dum prakristanaj tempoj estis litova kultejo.

La urbon trafluas la rivereto Dubysa, kiu estas inter la plej vidindaj kaj plej ekologie originaj riveroj en Litovio.

Gravuloj redakti

  • Maironis (kiu naskiĝis en la apuda vilaĝo Pasandravys)

Esperanto redakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo en Raseiniai.

Ĝemelaj urboj de la komunumo redakti

Ĝemelaj urboj de la komunumo estas laŭ la stato de 2024[1]

 

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
urbocentra silueto spegulita en loka lageto