Rastilo

agrikultura kaj hortikultura ĝardenilo

La rastilo estas agrikultura kaj hortikultura ĝardenilo konsistanta el proksimume 2 metrojn longa tenilo kun traversa bastono havanta vicon da "dentoj" aŭ "fingroj", servanta por kolekti (rasti) falĉitan herbaron, greson, fojnon aŭ ĝardenrubaĵojn, ekzemple falintajn foliojn.

Fojnorastilo por la fojnorikolto
Ĝardenrastilo por sarki kaj glatigi la grundon
Foliarsarkilo por rasti foliaron aŭ gresfalĉaĵon de la gazono

Formoj redakti

Rastiloj plej ofte estas faritaj el ligno aŭ metalo, malofte el plasto, ĉar tiu malbone eltenas la streĉon per la uzo. Pezajn rastilojn, plene el metalo, oni nomas terrastilo; ili servas por ebenigi teron, sablon, gravelon, ŝtongruzon aŭ similajn. Ili estas la minimala formo de erpilo.

La praformo estas la fojnorastilo, kiu por la fojnorikolto jam evoluis en la romia tempo.

Por prilabori flegitajn gazonareojn plej bone taŭgas rastilo kun mallarĝe starantaj elmetalaj fingroj, kiuj kapablas kolekti ankaŭ malgrandajn aĵojn kaj samtempe vertikuti la gazonon.

Popola kulturo redakti

Tiuj komunaj iloj asociiĝas en bonhumoraj anekdotoj kaj ŝercoj kun la bildo de neatentema homo kiu piedpremas la dentojn aŭ fingrojn de rastilo tiele ke la ekstremo de la tenilo frapas sian vizaĝon.