Kavaliro Raymond John AVERY estas nov-zelanda sciencisto kaj entreprenisto kiu ricevis kelkajn honorojn pro sia laboro inventi kaj produkti rimedojn por helpi triamondanojn.

Ray Avery
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1947 (1947-01-01) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Nov-Zelando vd
Profesio
Okupo sciencistoentreprenistoinventisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivhistorio redakti

Ray Avery naskiĝis en Anglio en 1947. Li pasis multan tempon en orfejoj kaj vichejmoj en Londono. Dum li estis pli-malpli senhejma li multe legis en publikaj bibliotekoj. Ek de la aĝo de 14 jaroj li havis bonan mentoron kiu instigis en li intereson pri scienco.

Migrinte al Nov-Zelando, li pasis 30 jarojn en la farmacia industrio. Li estas fonda membro de la Fako pri Farmakologio en la Universitato de Auckland. Poste li estis teknika direktoro de Douglas Pharaceuticals (farmacia kompanio), kie li ne nur reduktis la kostojn de medikamentoj, sed ankaŭ helpis evoluigi la nov-zelandan farmacian eksportindustrion. Avery estas la prezidanto de la organizo World Class New Zealand Steering Committee (Mondnivela NZ gvidkomitato) kaj membro de KEA (Kiwi Expat Association) (organizo de enmigrintoj).[1]

Li evoluigis metodon fabriki malmultekoste intraokulajn lensojn por homoj kiuj suferas pro katarakto(j). Oni taksis ke ĝis 2020, 30 milionoj da homoj profitos de la intraokulaj lensoj inventitaj de Avery.[2] Renkontite kaj inspirite de Fred Hollows, li planis kaj direktis la konstruadon de fabrikejoj en Eritreo kaj en Nepalo por produkti intraokulajn lensojn por la organizo The Fred Hollows Foundation (Funduso de Fred Hollows). Tiu fonduso provizas 13 elcentojn de la monda merkato por intraokulaj lensoj kaj utiligas la teknologion kiun inventis kaj donacis Ray Avery.

En 2003 Avery kreis la sendependan karitatan evoluigan organizon Medicine Mondiale,kiun li priskribis kiel "grupo por etika scienco"[3][4]. Ĝi celas evoluigi malmultekostajn daŭrigeblajn solvojn por kontraŭi tutmondan malriĉecon kaj malsanproblemojn por la plej senrimedaj kaj malatentataj socioj.

Avery inventis kelkajn elstarajn aparatojn[3] aldone al la intraokulaj lensoj:

  • la Acuset-intravejnan fluregilon, kiu helpas pri sekura kuracado per potencaj intravejnaj drogoj.
  • la Liferaft-kovilon, kiu uzas novajn teknologiojn por redukti la mortadon de frunaskitaj beboj pro bakteriaj infektoj.
  • nutran produkton (Proteinforte) el flankproduktoj de viando kaj kivifrukto por helpi infanojn kiuj suferas pro lakso[5]

Honoroj redakti

  • New Zealander of the Year (Novzelandano de la jaro) 2010[2]
  • Sir Peter Blake Leadership Medal (medalo pri gvidkapablo) [6]
  • La Disrompa Premio de la kompani-grupo TBWA 2010.[7]
  • Knight Grand Companion of the New Zealand Order of Merit, (la plej alta grado de kavaliro) januaro 2011[8]
  • Unua en la listo de “Reader's Digest Most Trusted list of New Zealanders” (plej fidataj novzelandanoj).[9]

Referencoj redakti

  1. Avery Individual Member Search. KEA New Zealand. Alirita 2010-02-05.[rompita ligilo]
  2. 2,0 2,1 Ray Avery: New Zealander of the Year. Stuff.co.nz (2010-02-03). Alirita 2010-02-04.
  3. 3,0 3,1 Oficiala retejo de Medicine Mondiale
  4. Ethical science group
  5. Poor fortune. Arkivita el la originalo je 2012-02-09. Alirita 2011-07-25.
  6. Sir Ray Avery. sirpeterblaketrust.org (2011 [last update]). Arkivita el la originalo je 2011-08-05. Alirita 12 July 2011. “Sir Ray Avery is a pharmaceutical scientist and social entrepreneur whose groundbreaking work and visionary leadership is improving the lives of millions of the world’s poorest and most vulnerable people.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-05. Alirita 2011-07-25.
  7. http://www.campaignbrief.com/nz/2010/04/tbwa-hands-out-inaugural-disru.html[rompita ligilo]
  8. http://www.eventfinder.co.nz/2011/aug/nelson/innovation-through-observation-ray-avery?utm_medium=rss | Innovation through observation
  9. plej fidata novzelandano 2011

Eksteraj ligiloj redakti