Ray Bryant

usona pianisto

Raphael „Ray“ Bryant (* 24-an de decembro 1931 en Filadelfio, Pensilvanio; † 2-an de junio 2011 en Novjorko[1]) estis usona pianisto de moderna ĵazo.

Ray Bryant
Persona informo
Naskonomo Raphael Homer Bryant
Naskiĝo 24-an de decembro 1931 (1931-12-24)
en Filadelfio
Morto 2-an de junio 2011 (2011-06-02) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)o Tommy Bryant
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • pianisto • diskografa artisto
vdr

Vivo redakti

La pli juna frato de Tommy Bryant kaj onklo de Kevin kaj Robin Eubanks komencis sian muzikan karieron fine de la 1940-aj jaroj kun Tiny Grimes. Ekde 1953 li estis dompianisto de la diskeldonejo Blue Note Records en Filadelfio, kie li ludis dum sonregistradaj kunsidoj i.a. kun Charlie Parker, Miles Davis kaj Lester Young. En 1955 li surdiskigis kune kun la juna modera Betty Carter. En 1955 li kunlaboris je la albumo de Prestige Miles Davis and Milt Jackson Quintet/Sextet kun Jackie McLean, Percy Heath kaj Art Taylor. En 1956/57 li estis akompananto de Carmen McRae; en 1957 ekestis sonregistraĵoj sur la Newport Jazz Festival kun Coleman Hawkins kaj Roy Eldridge.

En 1959 Bryant transloĝiĝis al Novjorko, kie li laboris kun Sonny Rollins, Charlie Shavers kaj Curtis Fuller kaj baldaŭ direktis propran triopon. Poste li vivis kaj laboris en Toronto. Li regule prezentis sur internaciaj festivaloj kaj sonregistris grandan nombron da albumoj. Popularaj sukcesoj fariĝis titoloj kiel „Little Susie“ kaj „Cubano Chant“. Lian „Cubano Chant“ ekzemple Jazz Messengers surdiskigis sur la albumon Drum Suite.

Stile distingenda estas lia nobla, ĉiam eleganta svingo en la ritmo, same kiel lia delikata melodiformadon en la solooj. Allmusic krome akcentas lian senakompanan blusludadon. Ray Bryant kombinis en sia ludo elementojn de bluso, bugio, gospelo kaj eĉ paŝa piano. Li majstris la bibopon, kaj lian stilon oni nomas „soŭleca“, liaj sonregistraĵoj el la mezo de la 1950-aj jaroj anticipas ankaŭ jam la sukcesojn de ĉi tiu tendenco proksimume je dek jaroj.

Diskoj redakti

  • Ray Bryant Trio [1956] kun Candido Camero, Kenny Clarke, Ike Isaacs, Osie Johnson, Jo Jones, Wyatt Reuther, Specs Wright, 1956
  • Me and the Blues kun Ike Isaacs, Specs Wright, 1957
  • Alone with the Blues, Soloalbum, 1958
  • Now’s the Time kun Tommy Bryant, Oliver Jackson, 1959
  • Little Susie kun Tommy Bryant, Gus Johnson, Eddie Locke, 1959
  • Con Alma kun A’nt Idy Harper, Arthur Harper, Bill Lee, Mickey Roker, 1960
  • Groove House kun Tommy Bryant, Bobby Donaldson, Panama Francis, Wally Richardson, 1963
  • Cold Turkey kun Ben Riley, Jimmy Rowser, 1964
  • Ray Bryant Soul, Soloalbum, 1964
  • Soul kun Sonny Brown, Tommy Bryant, Walter Perkins, 1964
  • Gotta Travel On kun Walter Booker, Clark Terry, Freddie Waits, 1966
  • The Ray Bryant Touch kun Rudy Collins, Jimmy Rowser, 1967
  • Take a Bryant Step, soloalbumo, 1967
  • Up Above the Rock, 1968
  • Sound Ray kun Jimmy Rowser, Harold White, 1969
  • Alone at Montreŭ [live], soloalbumo, 1972
  • Hot Turkey kun Panama Francis, Major Holley, 1975
  • Here’s Ray Bryant kun George Duvivier, Grady Tate, 1976
  • All Blues kun Sam Jones, Grady Tate, 1978
  • Potpourri kun Mickey Roker, Jimmy Rowser, 1980
  • Ray Bryant Trio Today kun Rufus Reid, Freddie Waits, 1987
  • All Mine…And Yours kun Winard Harper, Rufus Reid, 1989
  • Ray’s Tribute to His Jazz Piano Friends kun Ray Drummond, Winard Harper, 1997
  • Ray Bryant Meets Ray Brown, 1999
  • North of the Border [live] kun Harry Anderson, Winard Harper, 2001
  • Plays the Complete Little Susie, 2007

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti