Aŭstralia esperantisto

Raymond ROSS, vendisto, (1916-22-an de julio 1996), delegito en Brisbano kaj fakdelegito dudekon da jaroj, organizanto de multaj kongresoj kaj konferencoj, ofta instruanto, mortis la 22-an de julio. Sekretario de Aŭstralia Esperanto-Asocio de 1988 ĝis 1995, li verkis historion de AEA (Esperanto en Aŭstralio, 1985).[1] Li estis la ĉefa motoro de Esperanto en Brisbano kaj en la Kvinslanda Federacio.

Notoj redakti

  1. Tom Elliott: Ray Ross,[rompita ligilo] en: Esperanto sub la Suda Kruco 23,[rompita ligilo] p. 20.