Reĝa Astronomia Societo de Kanado

 

Reĝa Astronomia Societo de Kanado
organizaĵo
Komenco 1868 vd
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Toronto
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Reĝa Astronomia Societo de Kanado (RASK) (angle Royal Astronomical Society of Canada} (RASC), france La Société royale d'astronomie du Canada (SRAC)) estas nacia, ne-profita, bonfara organizo dediĉita al la avanco de astronomio kaj rilataj sciencoj. Nuntempe, estas 28 lokaj filioj de la Societo, nomataj Centroj, en urbetoj kaj urboj tra la lando de St. John-a, Novlando, al Viktorio, Brita Kolumbio kaj kiel fora nordo kiel Whitehorse, Jukonio. Estas pli malpli 5 100 membroj de marbordo al marbordo, kaj internacie. La membriĝo estas kunmetita unuavice de amatoraj astronomoj kaj ankaŭ inkluzivas multenombrajn profesiajn astronomojn kaj astronomiajn edukistojn. La RASK estas la kanada ekvivalento de la brita Astronomia Asocio.

Historio redakti

La RASK havas ties originalajn radikojn en Toronto, Ontario, Kanado, kie en 1868 grupo de amikoj komencis renkontiĝi kiel parto de la "Toronto Astronomia Klubo." La klubo estis formale enkorpigita-enkadrigita kiel "La Astronomia kaj Fizika Societo de Toronto" en 1890 kaj tio ĉi estas konsiderita la fondanta dato de la Societo. La klubo kreskis kun la paso de la tempo kaj de 1900 ĉirkaŭigantaj komunumoj estis filiiĝita kun la grupo. Je 3a de marto 1903, la klubo estis renomita al "La Reĝa Astronomia Socio de Kanado" post kiam petado al la reĝo Eduardo la 7-a oni uzis la terminon "Reĝa" en la nomo de la Societo. Tiam ĝi jam havis 120 membrojn. En pli ol jarcento ekde ties formala enkadrigo, la RASK vastiĝis trans Kanado per centroj en 28 urboj, atingante ĉiun provincon de Kanado kun la escepto de Insulo Princo Eduardo.

Organizo redakti

Celaro redakti

La RASKa celaro estas kvin-punkta:

  1. Stimuli intereson, antaŭenigi kaj pliigi scion en astronomio kaj rilataj sciencoj;
  2. Akiri kaj daŭrigi ekipaĵon, bibliotekojn kaj aliajn nemoveblaĵojn necesajn por la plenumo de ties celoj;
  3. Eldoni revuojn, librojn kaj alian materialon, enhavantan informon pri la progreso de astronomio kaj la laboro de la Societo;
  4. Ricevi kaj administri donacojn kaj heredaĵojn de membroj de la Societo kaj de aliaj;
  5. Fari kontribuaĵojn kaj proponi helpon al individuoj kaj institucioj okupitaj en la studo kaj avanco de astronomio.

Elstaraj membroj redakti

La RASK havas multajn prestiĝajn kaj konatajn membrojn. Kelkaj estas bone konataj pro siaj plenumoj kaj aliaj pro sia rekono per la Ordeno de Kanado.

Nuna Honora Prezidanto estas d-ro. Doug Hube (2018-2022), kiu aliĝis al la RASK kiel studento en 1960 kaj estis aktiva membro ekde tiam. Li servis kiel Prezidanto de la Edmonton Centro kaj estis Societa Prezidanto de 1992 al 1994. Li gajnis la RASKan Servan Premion en 1982. Li kreskis en St. Catharines, Ontario, kaj studis astronomion ĉe la Universitato de Toronto, kie li renkontis sian edzinon Joan. Li aliĝis al la fakultato ĉe la Universitato de Alberto en 1969, mentorante generaciojn de astronomiaj studentoj kaj RASKaj membroj. Li ankaŭ havas fortan rekordon kiel esploristo, administranto kaj varbanto de astronomio. Li skribis multajn artikolojn en RASKaj eldonoj kaj sciencaj revuoj. Doug kaj Joan Hube daŭras preni aktivan parton en RASKaj aktivecoj, inkluzivanta la lastatempan Ĝeneralan Asembleon en Calgary. D-ro. Hube sukcesis al d-ro. John Percy de Toronto kiel Honora Prezidanto dum kvar jaroj ĝis la GA en 2022.

Centroj redakti

Ĉiu de la Centroj de la Societo faras varion de aktivecoj de intereso al ties membroj kaj al la publiko. Ĉe regulaj renkontiĝoj, bone-konataj profesiaj kaj amatoraj astronomoj disdonas lekciojn sur vario da temoj de nuna intereso. Krome, estas studaj kaj fakaj grupoj. Plejparto de centroj eldonas siajn proprajn informilojn kaj okazigas siajn proprajn grup-observantajn eventojn. Kelkaj membroj partoprenas en regulaj rimarkoj de variaj steloj, lunaj fazoj kaj kaŝadoj, sunmakuloj, meteoroj, kometoj kaj aliaj fenomenoj; aliaj centroj evoluigas specialajn kapablojn kiel astroimagado ĉe laborejoj.

Publika engaĝigo redakti

Plejparto de centroj havas publikajn edukadajn programojn, inkluzivante specialan aranĝon de publikaj stelaj noktoj, kiam la publiko ricevas ŝancon rigardi tra teleskopo, ĝentilece de RASKa volontulo.[1] En 2009, la Internacia Jaro de Astronomio, multaj Centroj estis instrumente organizantaj eventojn de publika eduka astronomio por siaj lokaj komunumoj. La Lum-Polua Malpliiĝo Komitato de la RASK ankaŭ administras la Kanadan programon pri malluma-ĉiela konservaĵo, laboranta kun provincaj kaj naciaj parkoj krei administradajn interkonsentojn konservi la mallumon de la nokta ĉielo.

Rimedoj redakti

Multaj centroj havas observeblan ekipaĵon, bibliotekojn kaj observantajn lokojn. Ekzemple, la Viktoria Centro havas teleskopojn kaj grandan bibliotekon enhavantan librojn kaj periodaĵojn, kiuj estas haveblaj al fidindaj membroj. Cetere, la Viktoria Centro konstruis kaj funkciigas la "RASKan Viktorian Centran Observatorion (RASKa VCO)" kiu estas troviĝita ĉe la Dominia Astrofizika Observatorio. La Societo ĵus aĉetis robotan teleskopon.

Eldonoj kaj premioj redakti

La RASK eldonas nombron da libroj kaj periodaĵoj kaj aferoj kaj premias rekoni plenumojn en astronomio kaj publikaj aktivecoj.

La ĉiujara Manlibro de Observanto [2] povas esti trovita en observatoriaj kontrolĉambroj kaj ĉe referencaj bretoj de astronomoj tutmonde. Eldonita en la aŭtuno de la jaro, la 352-paĝa Manlibro enhavas detalan informaron pri astronomiaj eventoj en la okazonta jaro kaj estas profunda referenco de grava astronomia datumo kiel observantaj teknikoj, fizikaj konstantoj kaj optikaj nemoveblaĵoj de teleskopoj. La unuaj du eldonoj estis eldonitaj en 1907 kaj 1908, respektive. La 110a eldono estis eldonita en 2017, kovranta eventojn en 2018. Krome, pro tio ke la unua tempo, usona eldono estis kreita por la usona spektantaro, en kunlaboro kun la Astronomia Ligo. La eldono estas nuntempe en ties 113a eldono eldonita en 2020, kovrante la eventojn de 2021.

The Journal of the Royal Astronomical Society of Canada (La Revuo de la Reĝa Astronomia Societo de Kanado) (ISSN 0035-872X) (Bib. Kodo - JRASK), kontinue eldonita ekde 1907, estas du-ĉiumonata periodaĵo kiu prezentas artikolojn pri kanadaj astronomoj, aktivecoj de la RASK kaj ties Centroj kaj koleg-reviziitaj esploraj publikaĵoj.

The Observer's Calendar (La Kalendaro de la Observanto) (2017: (ISBN 978-1-927879-07-8)) ĉefaĵaj fotoj de astronomia temo prenita de amatoraj astronomoj uzanta CCD kaj alia fotila ekipaĵo pri amatoraj instrumentoj. Ĉiu foto ricevas informan titolon kune kun ampleksa astronomia datumo por datoj dum ĉiu monato.

Explore the Universe Guide; An Introduction to the RASC ETU Certificate Program (Gvidilo Esploru la Universon; Enkonduko al la RASKa ETUa Atesta Programo) (ISBN 978-1-927879-09-2) estas libro por la ĉe-malantaŭa-korto, komforta astronomo kiu estas pensanta pri atingi pli da profesieco.

Referencoj redakti

  1. "Star parties and Events" RASC
  2. (Manlibro de Observanto: 2021: (ISBN 978-1-927879-23-8))

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti