Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso

La Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso estas unu el la rezidejoj de la Hispana Reĝa Familio kaj ĝi troviĝas en la Provinco Segovio, en la urbo Sankta Ildefonso. Ĝi estas administrata de la Institucio Nacia Heredaĵo kaj malfermita al la publiko. La Reĝa Loko de La Farmo troviĝas en la norda bordo de la Gvadarama Montaro, je 60 km de Madrido. Ĝia nomo venas de la antikva farmo kiun la ĥeronimaj monaĥoj de la segovia monaĥejo El Parral havis ĉi tie.

Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso
reĝa palaco • monumento • Real Sitio
Bazaj datoj
Konstrustilo rokoka arkitekturo vd
Arkitekto Teodoro de Ardemans vd
Estiĝo 1721
Lando Hispanio vd
Situo Sankta Ildefonso
Situo
Geografia situo 40° 53′ 51″ N, 4° 0′ 16″ U (mapo)40.8975-4.00458333Koordinatoj: 40° 53′ 51″ N, 4° 0′ 16″ U (mapo)
Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso (Kastilio kaj Leono)
Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso (Kastilio kaj Leono)
DEC
Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso
Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio
Situo de Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso
Map
Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso
Retejo http://www.patrimonionacional.es/real-sitio/palacios/6252
vdr

La palaco konstruiĝis dum la regado de Filipo la 5-a, kiu impresiiĝis pro la loka beleco dum la ĉas-sezono. La reĝo, kiu deziris malproksimiĝi de la malnova Alkazaro de la Habsburgoj, ordonis al Teodoro Ardemans la konstruadon de eta palaco el baroka stilo kun ampleksaj ĝardenoj. Kvankam la laborado komenciĝis en 1721, la reĝo mem ordonis sinsekvajn ampleksigojn al la palaco, ĝis la konvertado en lia "eta Versailles", kvankam ĝi pli similas al la malaperinta Palaco de Marly. De tiam kaj ĝis la regado de Alfonso la 13-a la palaco estis la somera rezidejo de la reĝoj de Hispanio.

En la malsupra etaĝo montriĝis la kolekto de skulptaĵoj de Kristina de Svedio, kiujn ŝi kolektis en Romo post la abdikado. Ili estis akiritaj de Filipo la 5-a. La skulptaĵoj estis translokitaj en la 19-a jarcento al la Museo del Prado kaj anstataŭataj per reproduktaĵoj el stuko.Ĉi tiuj salonoj dekoraciataj kun stokoj el falsa marmoro, reprenis sian belecon post antaŭnelonga restaŭrado.

La palaco suferis incendion la 2-an de januaro 1918 kiu detruis la freskojn de kelkaj salonoj. En posta dato, habilitiĝis spacoj por la montrado de tapiŝoj, inter ili la Apokalipso kaj La Honoroj, du el la plej bonaj tapiŝoj de la mondo.

Bildoj de la Reĝa Loko redakti

Eksteraj ligiloj redakti